Pri TEJO


TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.

Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo.

Kandidatiĝu por la organizado de la IJK 2010


TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010.
IJK estas plej granda kaj plej grava esperanta junulara renkontiĝo. Ĉi jare ni havas kelkajn novaĵojn kiuj helpos vin prepari kaj organizi IJK-n. Legu pli en la alkrocxita dokumento kaj por ĉiuj demandoj kontaktu estraraninon por IJK Vildana ĉe vildana ĉe tejo.org!

Ni atendas vian proponon!

nome de la estraro,
Vildana Delalic

TEJO invitas programistojn al konkurso programi Pasporta Servo 2.0 (limdato 26a de oktobro)


Ĉu vi estas programisto kaj jam miris kial la Pasporta Servo de TEJO ne havas simile modernan retejon kiel "Hospitality Club" aŭ "Couch Surfing"? Jen via ŝanco por tion ŝanĝi:

TEJO invitas programistoj partopreni en la konkurso programi novan Pasportan Servon 2.0 ĝis la 26an de oktobro. Pliaj informoj kaj kriterioj troviĝas en la alkroĉita datumo. Bonvolu sendi vian proponon al la TEJO-oficejo. Pliaj proponoj kaj demandoj al Gregor Hinker gregor ĉe tejo.org.

Cxu vi faras Esperantan muzikon? Cxu vi volas publikigi vian muzikon?


Ĉu vi faras Esperantan muzikon? Ĉu vi volas publikigi vian muzikon? Ĉu vi volas ke ĉiuj povu ĝui ĝin? Ĉu vi volas ke via muziko povas kontribui al la fina venko? Jen afiŝo kiu informas vin mallonge pri kiel fari vian muzikon pli uzebla por ĉiuj, kaj se vi bone faras eĉ gajni pli da mono per ĝi... Vi rajtas fari per la afiŝo kion vi volas, pendigu ĝin en la kongresoj kie vi cxeestas kaj disdonu laŭplaĉe! Ĝi estu videbla baldaŭ almenaŭ en IS kaj eble jam antaŭe en PSKK, kie la kreinto de la afiŝo mem persone volas pendigi ilin.

La afiŝo troviĝas en la hejmpaĝo.

Kontakto 3-2008 jam en la reto!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Edukado tra la mondo".

Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas:

Numero 226-227 (2008:4-5). La ĉef-temo: “TEJO 70-jara”. Se
vi havas kion diri pri nia organizo – rapidu!
Numero 228 (2008:6). Politikaj unioj - ĉu vere unuecaj?. (la limdato 1a de decembro)

Numero 229 (2009:1). La ĉef-temo: “Superstiĉoj, mitoj kaj
popolaj kredoj”. Ĉu vi timas sidi ĉe tabloangulo, se vi ankoraŭ ne havas fianĉon? Aŭ ĉu vi eble tenas aŭgur-kartojn en via tirkesto kaj ĉiutage kontrolas la sorton? Kiaj mitoj kaj kredoj (historiaj, literaturaj aŭ eĉ politikaj) estas popularaj en via lando? Ĉu vere Kokakolao helpas kontraŭ terpoma skarabo? Rakontu pri viaj superstiĉoj, pruvu iun miton aŭ refutu iun miskredon! La limdato – la 15a de decembro.

Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!

Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro

Wintra Folklora Festivalo (Malanka) Karpata regiono

14 januaro an Karpata regiono al Ukrainio urbo Chernivtsy egzistas tradicia Wintra Folklora Festivalo (Malanka)Ni invitas partopreni la festo.

E-EU-Kongreso kaj Germana Esperanto Kongreso (GEK), 28a de majo ĝis 3a de junio 2009 en Herzberg, Germanio

IC Herzberg

E-EU-Kongreso kaj GEK 2009 en Herzberg (nova hejmpaĝo por Esperanto-urbo kaj komunaj kongresoj. Ekde la unua de oktobro vi trovos la unuajn informojn sur propra hejmpaĝo.

Renkontiĝo de ĈEJ en Liberec, 25a ĝis 27a de oktobro 2008, Ĉeĥio

Saluton!

Vi deziris pliaj informoj pri aŭtuna ĈEJ renkontiĝo. Ĝi okaziĝos
en Liberec ekde 25a ĝis la 27a de oktobro. Ni loĝos en iu lernejo
(ni dormos surplanke en dormosakoj), dumtage ni promenos, dumvespere kaj dumnokte amuziĝos kaj dimanĉe posttagmeze kunsidos ĉe la ĝenerala asembleo. La kotizo estos ĉ. 300 kronoj (por kovri
lukoston).
Se vi volos veni, mi tre ĝojos. Memkompreneble mi ĝojos, se vi
disvastigu tiun ĉi informon. Des pli da homoj, ju pli da amuzo!

Venu liberecumi;-)

Amike,

Dan

dan.mrazek ĉe gmail.com

29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, 29-an de novembro, Roterdamo, Nederlando


Andy Künzli el Svislando kaj Alejandro Cossavella el Argentino estos la ĉefaj gastoj en la 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton, la 29-an de novembro. Tiu ĉi Malferma Tago estos la unua post la fino de la renovigo de la UEA-domo, kie nun okazas la lasta fazo de tiu plurjara projekto.
Pliaj informoj en la retpaĝo UEA.

7a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Frankfurto/Majno, 27a de decembro ĝis 3a de januaro


Saluton!

La informoj kaj la aliĝilo de la ĉi-jarfina 7a Novjara Renkontiĝo (NR) 27a de dec. 2008 ĝis 3a de jan. 2009 (sabato ĝis sabato) troviĝas en la reto. (Ankoraŭ ne pretas la germana versio kaj la pdf-datumaro.)

La unua dudeko da homoj jam aliĝis, vidu, kie la
nomoj de parto el ili videblas.

Se estas demandoj, mi volonte respondos. Se ne estas, mi volonte
registros vian aliĝon...

Fartu bone kaj ĝuu Esperanton

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

5-a Rata Rendevuo okazos je la 19-a de oktobro en Emmerthal, Germanio


Saluton karaj Esperanto-amikoj,

jen mi informas vin pri la 5-a Rata Rendevuo, kiu okazos en la regiono Emmerthal je la 19-a de oktobro. Vi estas kore invitataj partopreni. Pliajn informojn vi ankaŭ trovas sur nia retpaĝaro.
Eble, espereble, ni ja revidos unu la alian je la 19-a de oktobro. Do, bonvolu aliĝi.

Fartu bone. Kore salutas vin
Heinz

PostSomera KlaĉKunveno (PSKK 2008), 31/10 ĝis 02/11/2008, Zutendaal, Belgio


Troviĝas informoj pri PSKK en la retejo de FLEJA.
Eblas aliĝi. Estu bonvenaj!

FLEJA

94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando



Informoj pri la venonta UK en Bialistoko haveblas en la
retpaĝo de la organiza teamo.

Aliĝi al la kongreso eblas per la
retpaĝo de UEA.

La Komuna Seminario okazos en Jokohamo (Japanio), la 27-29a de decembro en 2008


Salutojn el Japanio!

Nome de Japana Esperanto-Junularo, mi informiĝos pri la Komuna Seminario (KS). Ni dankus se vi diskonigos al viaj membroj la "aziecan"renkontiĝon.

-Kio estas KS?
La Komuna Seminario inter ĉina, korea, japana junularo, kiu okazas ĉiujare inter tri landoj. Ni ĉiam atendas kaj bonvenigas partoprenantojn ekter la tri landoj!

-Kiam?
la 27-29a de decembro en 2008

-Kie?
Jokohamo, Japanio

11a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo de Esperanto” (limdato: 1a decembro 2008)


Post dek sukcesaj konkursoj (1998–2007) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso.

Abonrilata enhavo