La sekva trejnado okazos: 28.10 - 3.11.06 - Seminario en Bruselo
komenco / pri at
Repensu pri via preferata muzikgrupo. Kiam vi prenis muzikilon unuafoje kian bruaĉon vi produktis. Sed ili, kiom lerte ili traktas siajn muzikilon, kiel lerte ili sukcesas kunigi la sonojn de siaj diversaj instrumentoj al unu harmonia muzikpeco. Ĉu vi, ĝuante iliajn bonegajn muzikaĵojn, foje sin demandas kiel ili realigas tiajn miraklajn sukcesojn? Ili lernis tion, post multe da ekzercado, post multe da eraroj, post instruado de homoj, kiuj jam kapablis - ili trejnadis.
Nu jen, vi povus kompari nian organizon kun via muzikgrupo, aŭ futbalteamon se vi preferas. Ĉiuj el ili devas trejniĝi por atingi siajn diversajn sukcesojn. Evidente, trejnado ne estas la sola kondiĉo de sukceso. Sed estu certa ke malantaŭ sukcesa teamo kaŝiĝas sistema trejnado de iliaj anoj. Trejnado gravas do. Tro ofte oni konstatu en iu ajn organizo ke per simpla bonintenca volontula agado aktivuloj fuŝas aferojn. Tio ne signifas ke tiuj aktivulojn estas aĉuloj, ne, tio nur signifas ke ili ne spertis por fari la taskon kaj ke tiu organizo bezonas trejnadon por iliaj aktivuloj. Por bone funkciigi ion oni ja devas scipovi. Aŭ ĉu vi preferus operaciiĝi far homo, kiu ne studis por iĝi kirurgo? Ankaŭ nia ŝatata futbalteamo lernas kiel futbali antaŭ ol partopreni la mondĉampionadon. Same validas por nia TEJO, kaj jen tial aktivula trejnado. Klaras ke en organizo kiel nia, trejnado ne temas pri kirurgio, pilkfrapado aŭ muzikiltraktado. Ĉe ni trejnado temas pri diversaj kapabloj kaj scioj bezonataj por funkciigi organizon:
Jen malkompleta listo de aferoj kiujn kapablu aktivuloj de ajna organizo, ĉu ili okupiĝas pri mediprotektado, prizorgado de infanoj aŭ lingvaj rajtoj. Jen bona novaĵo, ĉar tio signifas ke ni ne reinventu ĉi ĉion: ni povas profiti de jam ekzistantaj spertoj kaj studoj, rigardi kiel aliaj faras kaj lerni el tio. Tamen kelkaj aliaj temoj estas pli rilatitaj al la temaro de organizo mem. Por TEJO evidente gravas do temoj kiel lingvaj rajtoj, lingva diverseco, interkultura interkompreniĝo kaj simile.
Trejnado por aktivuloj de nekomercaj organizoj pli kaj pli graviĝas. La mondo ĉirkaux ni komplikiĝas, temoj traktendaj abundas. Kiel ni povus eĉ nur entagordigi nian temon, por eĉ ne paroli pri realigi niajn celojn, se ni ne studas kaj lernas kiel tion fari plej efike? En tiu mondo ĉirkaŭ ni aktivas cento da organizoj, kaj malgraŭ ili ĉiuj eble servas bonan celon, tamen ili pli kaj pli iĝis konkurentoj inter si: konkurentoj por altiri membrojn kaj aktivulojn, konkurentoj por altiri ĵurnalisman atenton, monon de subvenciantoj, aŭ favorajn politikistajn sintenojn. En tia ĉi konteksto organizo nur sukcese travivas per kvalita kaj profesieca agado, kaj tian agadon oni ĉefe atingas per trejnado de propraj aktivuloj.
© aktivula trejnado de tejo 2004 - lastŝanĝita: 16.11.2004