La sekva trejnado okazos: 28.10 - 3.11.06 - Seminario en Bruselo

Trejnado - Seminario Bruselo 06

komenco / trejnado / ontaj / seminario 06

english

TEJO-seminario: Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo

28.10 - 3.11.2006, Bruselo (Belgio)

TEJO kunlabore kun sia Flandra sekcio invitas vin partopreni seminarion por interŝanĝi viajn spertojn pri la lingva diverseco en junulara laboro kaj diskuti pri alrigardoj al lingvaj rajtoj kun kolegoj el aliaj esperantistaj kaj ne esperantistaj Eŭropaj junularaj organizoj. Tiu ĉi seminario donos trejnadon pri aktiva civitaneco. Ni provos respondi la demandon: kiel ni kiel aktivaj eŭropaj civitanoj povas partopreni en Eŭropa publika debato.

Invito partopreni Eŭropan seminarion pri lingvaj rajtoj en Eŭropo.

Eŭropa integriĝo donas novajn eblecojn al Eŭropaj civitanoj, inter ili faciligo de internaciaj vojaĝoj kaj ebleco studi eksterlande, ebleco facile partopreni politikan kaj socian vivon de Eŭropo... Junuloj en Eŭropo, aparte junuloj el novaj membrolandoj, estis unuaj por malkovri tiujn novajn eblecojn. Sed ju pli Eŭropo integriĝas des pli tiu intergriĝo influas ĉiutagan vivon, pli da lingvaj demandoj aperas.

Temo de lingvaj rajtoj tre gravas por junaj esperantistoj el ĉiuj Eŭropaj landoj. Ili aktivas en diversaj niveloj (loka kaj internacia) por konsciigi Eŭropanojn pri lingvaj rajtoj. Lingva diverseco estas samgrava ankaŭ por ĉiuj junuloj kiuj aktivas en diversaj organizoj en Eŭropa nivelo. Ili ĉiuj estas konfrontitaj kun la demando: kiel trovi balancon en lingvaj rajtoj por ĉiutaga vivo.

TEJO (Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo) kunlabore kun sia Flandra sekcio invitas vin interŝanĝi viajn spertojn pri lingva diverseco en junulara laboro kaj diskuti pri alrigardoj al lingvaj rajtoj kun kolegoj el aliaj esperantistaj kaj ne esperantistaj Eŭropaj junularaj organizoj.

Tiu ĉi seminario pri lingvaj rajtoj kaj lingva politiko donos trejnadon pri aktiva civitaneco. Pli konkrete, ni provos respondi la demandon: kiel ni kiel aktivaj eŭropaj civitanoj povas partopreni en Eŭropa publika debato. Trejnado pri konkretaj instrumentoj por aktiva civitaneco estos parto de la programo. Por realigi tion, organizantoj esperas inviti kelkajn reprezentantojn el diversaj Eŭropaj instancoj kaj aliaj homoj kiuj partoprenas en Eŭropa politika vivo por diskuti iliajn opiniojn kun ni.

Praktikaj informoj

Financaj kondiĉoj

Partoprenantoj

Atentu!!! Partoprenantoj devas havi rajton eniri Belgion sen vizo. Organizantoj ne okupiĝos pri invitiloj, vizoj ks. Ĉi tie vi povas kontroli ĉu vi bezonas vizon por Belgio aŭ ne: www.diplomatie.be/en/travel/visa/visumNodig.asp

Selektado de partoprenantoj

Lingvoj uzataj

Subvenciata de

Por pli da informo kontaktu

Programo

Planata

Aliĝilo

Disponeblas loko por maksimume 30 partoprenantoj. Kandidatiĝi eblas ĝis la 25a de septembro. Plej laste la 1a de oktobro organizantoj konfirmos aŭ malkonfirmos vian partoprenon. Vi povas aliĝis ĉi-tie: www.tejo.org/at/trejnadoj/alighilo.php

© aktivula trejnado de tejo 2004 - lastŝanĝita: 24.08.2006