LanguagesBilatu |
Blogoj ĉe tejo.orgSe vi estas membro de TEJO, vi povas havi propran blogon ĉe tejo.org. Jen, kiel eblas ekhavi ĝin (kaj listo de la blogoj). Vi unue ekhavu uzantkonton ĉe nia retpaĝaro, se vi ankoraŭ ne havas. (Per "Krei novan konton" en la dekstra menuo.)
Nia volontulo poste metos vian uzantokonton en la kategorion membroj, kaj tiam vi havos la rajton verki proprajn blogaĵojn. (La menupunkto tiurilata aperos aŭtomate en la maldekstra menuo post ensaluto.) Ili aperos aŭtomate en la listo de Laste aldonitaj blogaĵoj en la dekstra menuo (kaj en la sube menciitaj paĝoj), sed ankaŭ estos superrigarda paĝo kun nur via blogo, kaj propra RSS-fluo. (Ĉar verŝajne la blog-sendaĵo de Chuck antaŭ preskaŭ tri jaroj jam forgesiĝis, mi ripetas la gravajn informojn ĉi tie.) Listo de blogojArtikolojn el ĉiuj blogoj vi povas vidi per la paĝo de ĉiuj blogoj kaj aboni per la ĝenerala blogo-RSS-fluo. Sekve listo kun la blogoj, kiuj jam ekzistas (kaj en la lasta tempo aktivis): (Se vi ekuzis vian blogon, kaj volas aperi en tiu ĉi listo, sendu same mesaĝon al la oficejo.) |
Saioaren hasieraNew forum topicsAzken blog argitarapenak
|