Volontuli en Afriko

jen mesaĝo de Jeanne marie Cash:
Saluton,

Mi en Tuluzo kontaktiĝis kun John K. Tuato, el Togolando, kiu venis diskonigi sian humanitaran asocion CAVOT. Por ĝi li varbas volontulojn mallongdaŭrajn (labortendaroj, kutime trisemajnaj), mezlongajn, kaj longdaurajn en Togo, Ebura bordo kaj Ganao. Li aŭdis pri esperanto - kvankam ne el togolandaj esp.istoj - kaj interesiĝas.

Li estus favora al instruado de esperanto (ekz. unu horon ĉiutage) en iuj labortendaroj kun internacia partoprenantaro, se volontulo tion kapablas kaj proponas. Mi supozas, ke tio povas interesi junuajn esp.istojn, kvankam la kondiĉoj por esti volontulo estas:

  • mem pagi sian vojaĝon (aŭ trovi stipendion por tio)
  • pagi 20 eŭrojn da aliĝo, kaj 200 eŭrojn por restadkostoj (por tri semajnoj)
  • Por longdaŭra volontulado, oni pagas 150 eurojn monate por restadkostoj.

Mi kunsendas kelkajn dokumentojn el tiu asocio [ili estas kunligitaj, vidu sube], bedaŭrinde nur en la franca. Oni certe povas rilati al ili ankaŭ angle. Sed ĝis nun ankoraŭ ne en esperanto.

Amike,

Jeanne marie Cash

AdjuntMida
CAVOT_ACTIVITE_CAMP_ETE_et_HIVER_2007_AU_TOGO Recapit..pdf186.37 KB
Depliant cavot rectoPETIT.jpg628 KB
Depliant cavot versoPETIT.jpg591.11 KB
FICHE D\'INSCRIPTION MISSION 2007.pdf137.24 KB