(Junulara Esperantista Franca Organizo

Syndicate content
Updated: 1 hora 59 min ago

Krokodila renkontiĝo 2008

dg, 2008-04-13 17:17
De la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso ! Jen estos la Krokodila Renkontiĝo.

Venu al Arrout, loĝejo de la pirenea Krokodilo, sub kies patronado vi profitos el longa printempa semajnfino. Ne timu, nia krokodilo ne danĝeras kaj vi rajtos paroli en esperanto. Nur kunportu ĉiajn amuzilojn : ideojn, ludojn, muzikilojn, kaj vian bonan humoron… Kune ni babilos, ludos, promenos, festos, reptilumos, prifajfos… Simple venu :-)

Kontakta adreso : renkontigho @ gmail.com.
Vizitu la retejon de la renkontiĝo.