TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro pri movadaj novaĵoj estas Daniel Mrázek de Ĉeĥio.
Daniel Mrázek estis unu el kunorganizantoj de IJK en Liberec, kaj la nuna prezidanto de ĈEJ.
Laŭ la nova koncepto de TEJO pri Kontakto, farita baze de enketumado de legantoj, kie plimulto ŝatus legi iom da movadaĵoj, en Kontakto aperos kvar aldonaj paĝoj dediĉitaj ĝuste al la movadaj temoj. Tejo Tutmonde ne plu aperos sendepende kiel gazeto, sed transiros al la aldonaj paĝoj de Kontakto, en aparta rubriko, kun pli profesie kolektitaj artikoloj.
La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".
Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon.
Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon).
La pdf-versio de "Kontakto 2010:4" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo reto.uea.org kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko").
La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Katastrofoj", sed krom la temajn kontribuojn vi povos legi ankaŭ etan beletraĵon, rakonton pri la moroj de konganoj kaj interesan artikolon pri la manieroj lerni lingvojn per interreto.
La sekva numero de la revuo estos preparita jam de la nova redaktoro Rogener Pavinski (i.a. en la revuo vi povos legi intervjuon kun li).
Korajn dankojn pro lia laboro al la eks-redaktoro Paûlo Moĵajev, kaj bonan legadon al ĉiuj!
Saluton al ĉiuj,
jen oficiala anonco por sciigi vin, ke mi estas en Roterdamo, kaj mi komencis mian volontuladon por Tejo! Mi vere ĝojas esti ĉi tie, kaj mi kore dankas Aleks kiu pacience estas instruanta al mi la laboron... Ĝis baldaŭ!
Manuela
Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en tejo.org! Kelkaj jam aperis, aŭ aperos en TEJO Tutmonde, sed ja utilas ke ili estu ankaŭ libere elŝuteblaj ĉi tie.
Jen TEJO prezentas superrigardon pri KODEJO de la lastaj jaroj — 2008, 2009 kaj 2010. La lasta raporto (2010) montras la plej ampleksan bildon pri la junulara movado. Unue, ĉar respondis ĝin 33 asocioj, kio estas la plej granda nombro ĝis nun; due, ĉar trijara sinsekvo de la demandaro permesas jam havi iun komparon pri la evoluo de la junulara movado.
En 2008, TEJO lanĉis demandaron al siaj landaj sekcioj kaj aliaj junularaj organizoj.
Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!
Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.
Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)
La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.
Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.
La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron. Junaj esperantistoj estas invititaj al tiu speciala Esperanto tendaro, ekde la 13a ĝis la 22a de aŭgusto 2010. Gxi okazos en Essen, Germanio (kulturĉefurbo en 2010).
Okazos interalie ludoj, kantoj, babiladoj. Oni ankaux volas montri la esperantan movadon al la aliaj partoprenantoj de la skolta tendaro.
Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo.
TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:
s-ino Luana Araújo de França el Brazilo. Ŝi ankoraŭ neniam partoprenis en IJK sed estas vic-prezidanto de regiona asocio en Brazilo kaj jam kunorganizis regionan esperantan aranĝon.
s-ino Tina Tišljar el Kroatio – Tina estas aktiva en la Kroata Esperanto-Junulara Asocio, kunorganizas kaj ĉĉeforganizis MIROn en Kroatio. Ŝi jam kelkfoje partoprenis en IJK kaj ĉiam ŝia helpo estis tre rimarkinda.
s-ro Roger Gotardi el Brazilo. Roger aktivas en BEJO kaj regiona brazilo asocio, kaj aldone laboras por la revuo La Karavelo. Li neniam antaŭe partoprenis en IJK.
TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.
Temo proponita por la kongreso estas "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio.
Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2011.
TEJO tutmonde numero 137 (2009:5) pretas, sendotas kaj jam disponeblas en la teko de UEA!
Kiel vi eble rimarkis, TEJO Tutmonde spertas nun iom da malfruo, kiu normale malaperos dum la jaro 2010.
Se vi ne (plu) povas eniri la tekon, eble estas ĉar vi ne (re-)membriĝis por 2010! Vizitu tiun paĝon por malkovri la avantaĝojn de la membreco al TEJO. Ĉi-tie, vi trovos retan aliĝilon.
Homoj kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aranĝoj en Kubo, povas vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la vojaĝkostojn kaj loĝadon.