LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Eklaboru - retejo por laboroEklaboru estas retejo, kie ĉiu povos trovi laboron aŭ laboranton per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon. Dank' al la Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per Esperanto, ĉar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, germano povus dungi programiston kiu loĝas en Rusio kaj li laborus rete. Tio estas avantaĝo ĉar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de germana programisto ekzemple, sed ankaŭ estus avantaĝo por li, ĉar la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com tamen ankaŭ faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi ilian lingvokonon kaj sperti alian landon. Tio estas gravega paŝo por Esperanto ĉar laboro ja estas grandega parto de la homa vivo kaj ĝis nun ĝi estis eble la unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi esperantiston antaŭe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la movado por trovi eĉ nur unu taŭgan kandidaton. Tio ne nur estas temp-malŝpara sed ankaŭ neprofesia kaj malallogas neesperantistojn. Nun per Eklaboru, ĉiu povas interkonatiĝi kaj trovi laboron aŭ laboranton. |
Usuaris registratsNavegacióNous temes de debat:Enviaments recents de blog
Monda Kalendaro
|