LanguagesCerca |
Invitilo al kunveno de la komitato de TEJOMi ĝojas anonci kaj inviti vin al la kunveno de la komitato de TEJO. La unua sesio de la kunveno okazos kadre de la IJK-2009 en Liberec, Ĉeĥio, kaj komenciĝos vespere la 19an de julio 2009 je la 19a horo laŭ loka tempo. La kunveno daŭros maksimume 6 tagojn (20an, 22an kaj 24an, ĉiam 14.30-17.30).
Ĉiuj komitatanoj A, kiuj ne persone povas veni al la kunveno, bv nomumi anstataŭanton. Anstataŭanto devas esti individua membro de TEJO. Nomumo devas esti farita skribe al ĜenSek plej malfrue dum la unua sesio de komitatkunsido kaj devas esti skribe aprobita de la koncerna komitatano A kaj de la koncerna Landa aŭ Faka Sekcio (bv rigardi Kiel nomumi anstataŭulon ). Bonvolu anonci vian ĉeeston (kaj eventuale de via anstataŭulo) en la vikio-paĝo aŭ sendi al mi retpoŝton (gxen-sek (ĉe) tejo.org). Mi ĝojas pri la ĉeesto de plej multaj el vi. Plej amike
Se iu volas printi la per oficejo
|
Usuaris registratsNous temes de debat:Enviaments recents de blog
|