LanguagesCerca |
Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, karavano "Kverka folio"Kara samideano, La celo de la Festivalo estas konsciigi pri la lingva diverseco kaj ĝiaj valoroj. Ĉuvaŝio estas respubliko de Rusio kiu situas 600 km oriente de Moskvo. Ĝi havas 2 oficialajn lingvojn: rusa kaj ĉuvaŝa. La ĉuvaŝa lingvo estas la 4a minoritata lingvo laŭ kvanto de parolantoj de Rusio.
Junulara Esperanto-Asocio helpos dezirantojn partopreni pri oficiala invito al la Festivalo, pri loĝado ĉe lokaj esperantistoj (senpage) aŭ en studentaj hoteloj (6 euroj por nokto), hoteloj (25 euroj por nokto), ĝi organizas ekskurson tra la urbo, manĝadon kaj iom prezentos la lokajn kulturojn. Ĉiuj interesitoj ne hezitu kontakti Ekaterina Predaĉenko per la retadreso ekaterina.predachenko ĉe gmail.com kaj viziti retpaĝon pri la Festivalo.
|
Usuaris registratsNous temes de debat:Enviaments recents de blog
|