Manlibro pri Vikipedio subtenata de TEJO

Dum la IJK en Bosnio TEJO aprobis la projekton "Manlibro pri Vikipedio" kadre de la fonduso "Freŝa Vento".

La estraroj de la Flandra Esperanto-Junularo (FLEJA) kaj la Pola Esperanto-Junularo (PEJ) forte kredas je la potencialo de la libera enciklopedio Vikipedio por la plifortigo de Esperantio mem kaj por la disvastigo de Esperanto. Tamen, verki "enciklopedion" sonas al multaj junuloj kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Gravas konvinki junajn esperantistojn ke indas kunlabori; ke iliaj kontribuoj estas tre valoraj.

Laŭ niaj spertoj, kvankam en Vikipedio mem ie ja aperas preskaŭ ĉiuj necesaj informoj, por novulo ne estas evidente ekverki. Nek en, nek pri Esperanto. Alivorte: mankas manlibro pri la kialo kaj la kielo de Vikipedio. Ni tiun kreos kaj distribuos senpage, dank'al TEJO kaj malavara hungara mecenato, inter la diversaj landaj asocioj de TEJO. La broŝuro estos presita ĉe la Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.

La projekto havas du ĉefajn celojn:

  1. Per manlibro klarigi kial kaj instrui kiel verki en Vikipedio. Ne temas nur pri la esperanta Vikipedio; ni ankaŭ volas instigi landajn sekciojn de TEJO alvoki kaj akompani siajn membrojn verki pri la Esperantokulturo en la nacilingvaj Vikipedioj; ekzemple per la kreado de portalo pri Esperanto en diversaj lingvoj.
  2. Trejni aktivulojn. Ni esperas per nia manlibro ankaŭ plifaciligi la laboron de la landaj asocioj. Per praktika manlibro eblas facile organizi praktikadosesiojn pri Vikipedio.

Kiam membroj de la diversaj landaj asocioj entuziasmiĝos pri Vikipedio, ili kontaktos alilandajn junulojn pri artikoloj kiujn ili verkis, okazos kursoj; ekestos nova dinamismo en la internacia komunumo. Dinamismo kiu aktivigos novulojn kaj allogos interesitojn pri Esperanto.

Oni verkis la manlibron kaj ekde komenco de 2007 ĝi estas havebla. Interesitoj povas kontakti Yves Nevelsteen je yves.nevelsteen ĉe esperanto.be