LanguagesCerca |
Konkurso Partoprenu IJK-n 2010Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!! La limdato estas la 30a de marto. Per la fonduso eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos). La estraro pritraktos la kandidatigxojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn Kondiĉoj por kandidatiĝi estas: Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon, kaj kiu troviĝas tie. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 30a de marto. Ne hezitu! Partoprenu la konkurson!!! Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".
|
Usuaris registratsNous temes de debat:Enviaments recents de blog
|