Rigardu Pasportan Servon 2006 per Google Earth

Haveblas dosiero kiu ebligas vidi kie estas gastigantoj de Pasporta Servo per la satelitbilda programo Google Earth. Gastiganto Tim MORLEY kun konsiloj de gastiganto Marek BLAHUŠ zorge preparis AWK-skripton kiu ebligas aŭtomatan produkton de la Google Earth-dosiero (KMZ) el la administra sistemo de Pasporta Servo.

Ĉi tie vi povas vidi la rezulton (se vi jam instalis Google Earth). En la dosiero cetere ne aperas la Landaj Organizanto kaj la gastigantoj kiuj indikis ke siaj informoj ne aperu en internet.