La estraro decidis koncentriĝi je videbligado de TEJO ĉe niaj Landaj Sekcioj dum la restanta oficperiodo (ĝis la IJK en Hanojo). Krom tio ni ankaŭ volas plibonigi kiel ni povas servi vin, niaj membroj. Unu paŝo estas eki diskuton pri kio vi ŝatus vidi ĉe TEJO. Mi kreis tiun-ĉi foruman temon por aŭdi viajn ideojn kaj proponojn.
Mi ĝojas legi viajn komentojn,
david-emil