Reta Informado-Centro (RIC)

logo_ricEsperanto estas mirinda lingvo kaj fenomeno. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tio... Do, indas informi al homoj! Sed kiel informi kaj per kio? La Reta Informado-Centro (RIC) helpas al vi respondi tiujn demandojn.
La celo de RIC estas subteni informantojn pri Esperanto, TEJO, UEA, E@I k.s. per konsiloj, pretaj informiloj, bildoj, fotoj, informileroj, faktoj kaj diskuteblecoj...

Per RIC eblas:

  • Elŝuti informilojn en plej diversaj lingvoj kaj formatoj
  • Preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon
  • Legi kaj diskuti konsilojn pri informado
  • Preni "faktojn" por sia prelego aŭ simile
  • Alŝuti informilojn por ke aliaj povu uzi ilin
  • Diskuti pri la informado kaj ev. konsili al aliaj

Oficiala retpaĝaro de la Reta Informado-Centro