LanguagesCercaAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
PoŝtkartopetoJen mesagxo de Eduardo Navas el Salvadoro (ankaŭ aŭskulteblas ĉe esperanto.sv.googlepages.com/posxtkartopeto_sv.mp3: Saluton al ĉiuj vi. Mia nomo estas Eduardo NAVAS, kaj loĝas en Salvadoro, kiu estas malgranda lando de Centra Ameriko. Mi esperantiĝis antaŭ pli ol du jaroj, k nun mi gvidas la unuan e-kurson de la tuta lando. Certe mi provas instrui bone la lingvon, sed por pli amuzi k pli interesi la kursanojn, mi petas iom da via tempo. Nu, mi volas peti de ĉiuj vi ion tre oftan inter esperantistoj: ke vi sendu al nia kurso, poŝtkartojn de viaj urboj kaj landoj aŭ eĉ leterojn. Per tiuj poŝtaĵoj bonvole salutu la ĉi-tieajn lernantojn k kuraĝigu ilin ellerni nian karan lingvon k kuraĝigu ilin uzi ĝin ĉiutage k ĉiucele (klare vi rajtas skribi pri io ajn). La celota adreso estas hispanlingva, kompreneble, do pli bone vi serĉu ĝin en nia retejo: www.esperanto-sv.co.nr, aŭ simple priserĉu la tekston "Esperanto en Salvadoro", prefere per guglo, kaj tiel vi certe trovos nian retejon. Krome, mi profitas la okazon por inviti vin subskribi nian gastolibron, kiu estas alirebla en la sama retejo. Nome de la kursanoj mi elkore antaŭdankas vin ĉiujn. Amike k esperanteme, Eduardo Navas P.S.: La adreso estas: Colonia Prados de Venecia IV
|
Usuaris registratsNavegacióNous temes de debat:
Enviaments recents de blog
Monda Kalendaro
|