Babilejoj, Kie oni povas babiladi?.

Saluton geesperantistoj, geamikoj!!!

Unue koran kaj varman saluton el Kubo!!

Due permesu prezenti min iomete:

Mi nomigxas Guillermo Bes Salazar kaj logxas en Kubo, mi estas kubano. Mi
havas 27 jarojn kaj estas agronoma ingxeniero. Mi eklernis esperanton la
16an de februaro, 2005, mi multe sxatas gxin, gxi estas sxlosilo por
lingva demokratio, gxi estas belega kaj interesega lingvo, gxi kunigas la
homojn kaj la popolojn, gxi estas fortega komunikilo por homa disvolvigxo.

Mi malgxojas cxar antauxlonge malaperis la portalon Gxangalo kie oni povis babiladi kaj intersxangxi kun geamikoj el cxiuj mondpartoj, nuntempe mi konas neniun retpagxon kie oni povus babili kaj amikigxi kun aliaj geesperantistoj, mi opinias ke tio estas ege grava por Esperanto, por disvastigi E-on, Kial mi diras por disvastigi E-on?, cxar kelkfoje cxe la babilejo de Gxangalo eniris neesperantistoj kaj ili cxiam demandas, kiun lingvon oni parolas?, kio estas Esperanto?, ktp.

Nepras ke oni sercxu rimedojn por refunkciigi iun babilejon por ke Esperanto kresku pli kaj pli tra la tuta mondo, por ke gxi estu konata de cxiuj personoj en cxiuj mondpartoj, ktp.

Bonvolu se vi konas aliajn babilejon, kontaktu min cxe:

guillermo@cies.ciges.inf.cu

Samideane kaj amike salutas vin cxiuj,
Vilhelmo el Kubo.

babilejo.org

Ĉu vi vidis la retpaĝon babilejo.org?

babilejo.org estas La Babilejo

Jes, multaj jam konas na babilejo.org. Ĝi certe estas la plej bona el ĉiuj babilejo, ne nur pro la agrabla etoso kiu tie ĉiam regas, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas same bone atingebla per la libera tujmesaĝila protokolo jabber:esperanto@conference.jabber.org (tio ne estas retpoŝtadreso sed ĝabera adreso). Na pli da informoj oni povas trovi ĝuste ĉe babilejo.org aŭ ĉe startu.net (sekvu la ligilon "babilejo").