
La Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Kuenko (Cuenca), la 3an ĝis 6an de julio, proponas malmultekostan kaj komfortan loĝadon kaj manĝadon al la kongresanoj ĉe la universitata hejmo "Bartolome Cossio", kiu posedas naĝbasenon, banĉambron en ĉiu ĉambro, kaj aliajn oportunaĵojn. La kosto de la loĝado (3 noktojn) kaj ĉiaj manĝoj, inkluzive la tagmanĝo la lastan kongresan tagon, estas po 80 eŭrojn ĉiu persono.
Ekzistas 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj. Mendu ilin laŭvole, sed la ĉambroj estas distribuotaj laŭ la ordo de rezervo (kaj pago). Do oni ne povos garantii ĉu solecon ĉu duopecon al la lastaj alvenantaj.
Pliajn informaojn ĉe: http://hispanakongresologxado.notlong.com