Kultura Esperanto Festivalo 9, 12a ĝis 19a julio 2008, Helsingør, Danio


Jen propono por partopreni KEF survoje al UK en Rotterdam. Ni organizas aŭtobuson de Helsingør ĝis UK.

Ek de la 12a ĝis 19a julio 2008 okazas la 9a Kultura Esperanto Festivalo

Ĉu esti aŭ ne esti (en KEF 9) - tio estas la demando!

Denove okazas la Kultura Esperanto-Festivalo! Se vi jam partoprenis, vi certe memoras pri kio temas: Tagoj dediĉitaj al muziko, teatro, literaturo kaj aliaj kampoj de la esperanto kulturo.

En la 100 jubilea jaro de la dana kaj universala Esperanto asocio ni prezentas la 9a KEF en la urbo de Hamleto aŭ almenaŭ lia kastelo Kronborg en la urbo Helsingør - 40 km norde de Kopenhago.

Venu vidu kaj ĝuu KEF ek de la 12a ĝis la 19a julio 2008.

La kerna ideo de la festialo estas ĝui la kulturon, ne koncentriĝi al la lingvo mem kaj ĝiaj propagandaj efikoj. La unikaĵo de KEF estas tio ke temas pri festivalo kiu plene
koncentriĝas al orignala altkvalita E-kulturo. Ĝi estas gravega forumo por prezenti kaj konsumi diversajn apektojn de E-kulturo kaj instigi homojn al kreemo. Krome, ĝi estas ankaŭ unika eblo por E-artistoj renkonti unu la aliajn kaj iniciati novajn projektojn.

Vidu pli kaj aliĝu ĉe: www.kef.saluton.dk aŭ www.tejo.org/kef

amike
kim J: henriksen