Saluton!
Ni invitas ĉiujn por la 7-a Kunveno de Pola Esperanto-Junularo!
Ĉi-foje ĝi okazos en Versovio inter la 30-a de majo kaj 1-a de junio 2008.
Informoj pri kondiĉoj kaj alveno troveblas ĉe retpaĝo.
Tie troveblas ankaŭ aliĝilo por la kunveno. Se vi havas iujn proponojn aŭ komentojn bonvolu skribi al mi (lukiz ĉe pej.pl).
Kondiĉoj surloke estas studentaj, do ni dormos surplanke. Por
manĝaĵoj ni kolektos unufojan kotizon po 25 zł. Ni petas nepre preni dormsakon kaj turisman materacon.
Se iu estas en malbona financa situacio (malfaciliganta partoprenon en la kunveno), kaj tre volus ĝin partopreni, bonvolu skribi ĝis la 25-a de majo al estraro ĉe pej.pl mesaĝon kun klarigo, kial oni volas partopreni en la kunveno kaj priskribo de sia agado. PEJ povas repagi 50% de vojaĝkostoj.
Nome de PEJ-Estraro,
LukiZ
PS. Bonvolu ne forgesi aliĝi ĉe retpaĝo.!