
Ekde la 22-a ĝis la 24-a de aŭgusto, Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno okazis fare de Korea Esperanto-Junularo(KEJ), en bela marbordo de Deĉeon, Korea Respubliko. Partoprenis 12 gejunuloj, kiuj ne nur tie eklernis Esperanton, sed ankaŭ jam plurfoje vojaĝis eksterlanden per Esperanto.
Song Ho-young(prez. de KEJ), Jeong Eun-gyeong(vicprez. de KEJ) kaj Jang Mihee gvidis kursojn pri gramatiko kaj fundamenta konversacio de Esperanto. Kaj s-ro Jeong Hyeonsu(Paz), kiu aktivas en Sennacieca Asocio Tutmonda(SAT) kaj Paca Solidareco de Esperanto, instruis la komencan historion de korea Esperanto-movado kaj kulturon de Esperantujo. Estis utila oportuno por junuloj lerni ne nur pri la lingvo mem, sed ankaŭ pri kulturo kaj historio kiujn faras la komunumo de esperantistoj.
Song Ho-young
Prez. de Korea Esperanto-Junularo
