IJK 2013 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 69-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 10a de decembro 2011.

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 10a de decembro 2011.

Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado

Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron

Por pliaj informoj kontaktu ijk ĈE tejo.org (Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj).

AdjuntMida
IJK-invitilo_2013.doc223.5 KB
IJK-invitilo_2013.odt65.3 KB
IJK-invitilo_2013.pdf165.8 KB

Mi estas juna socia

Mi estas juna socia laboristo en Nepalo. Interesas min lingvoj, kulturoj, politiko, pacagadoj, ekskukrsoj ktp.

Nepalo nun deziras okazigi IJKon en enstonteco en Katmando. Ni de 1995 okazigas Internacian Himalajan Renkontigxon en cxiuj du jaroj kaj ni okazigis Azian Kongrson en 2005. Mi atendas viajn sugestojn por realigi nian revon.

Amike,
Razen Manandhar
http://razeno.blogspot.com