La venonta NOVA — Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, en Brazilo. Kiel aranĝejo rolos la bieneto Pomaredo, kiu apartenas al s-ro Tobias Ferreira, grava subtenanto de la esperanta movado en tiu urbo kaj ĉirkaŭaĵoj.