Kial aliĝi?

Globo

Vi lernis la lingvon. Vi ŝatas ĝin, ĉar ĝi donas al vi tute novan senton pri lernado de fremda lingvo. Vi malkovris novan mondon, pri kiu vi antaŭe eĉ ne supozis ke ĝi ekzistas. Nun, vi estas preta utiligi tiun novan trezoron. Eble vi jam korespondas. Eble vi jam vizitis renkontiĝon, proksime de via hejmo aŭ en fora lando. Eble vi estas membro de Esperanto-klubo, kie vi regule parolas kaj agadas. Sed la plej facilan paŝon por ekkoni la mondon vi ne jam faris. La plej proksiman lokon por renkonti homojn el aliaj kulturoj vi ankoraŭ ne malkovris. Pro tio ke vi ne jam fariĝis gastiganto de Pasporta Servo.

La servo

DanciPasporta Servo estas unika servo de Esperanto-parolantoj al Esperanto-parolantoj. Se vi fariĝas gastiganto de Pasporta Servo, vi ofertas al aliaj Esperanto-parolantoj senpagan tranokteblecon en via hejmo. Kompreneble vi rajtas indiki laŭ kiuj kondiĉoj homoj povas tranokti ĉe vi. Vi povas peti antaŭan sciigon de gasto. Vi povas limigi la nombron de samtempaj gastoj kaj la nombron de sinsekvaj tranoktoj. Se gastigado en iu periodo ne konvenas al vi, vi rajtas tiam rifuzi gastojn. Sed: se vi akceptas gastojn, vi trovos plej interesan mondon, en via propra hejmo! Kaj se vi emas mem vojaĝi, vi disponas pri la tuta adreslibro, por senpage ĝui la gastamon de viaj kolego-gastigantoj!

La listo

Pasporta Servo konsistas el libro kiu enhavas la tutan liston de gastigantoj kun iliaj adresoj kaj kondiĉoj. En 2005 ĝi enhavis 1364 adresojn en 89 landoj. Kiu volas uzi la servon devas unue aĉeti la libron. Sed: kiel gastiganto vi ricevas vian propran ekzempleron -- senpage! En la libro vi trovos ankaŭ mapojn kun indikoj de la loĝlokoj de la gastigantoj, por helpi al vi bone plani vian vojaĝon. Krome, la reguloj de la servo estas klare priskribitaj, tiel ke ĉiuj uzantoj scias kion ili rajtas fari kaj kion ne.

RigardiDecidu

Ĉu vi ankoraŭ dubas? Parolu kun aliaj gastigantoj, por lerni pri iliaj spertoj. Trovu pliajn informojn en tiu ĉi hejmpaĝo. Kaj se vi ne plu dubas, plenigu la aliĝilon kaj sendu ĝin antaŭ la unua de novembro
al la kompilanto, por aperi en la venonta libro kaj ricevi vian propran ekzempleron senpage.

Pasporta Servo: la tuta mondo en via hejmo