Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.

Tutfreŝa listo troveblas sur tiu paĝo kaj en la TEJO-vikio.

Varmajn salutojn al la eks-komitatanoj, kaj korajn bonvenojn al la novaj!