LanguagesSuchen |
Nova redaktoro de Kontakto - Rogener Pavinski!
Rogener estas brazilano, filmisto, kunkreinto de la DVD "Esperanto estas", muzikisto i.a. voĉo de Supernova, kaj eksa estrarano de TEJO (2007-2009). Rogener estis elektita de la estraro de TEJO en konkurso kun pli ol 20 kandidatoj. Post longa pripensado kaj multaj intervjuoj la estraro prijuĝis Rogener-n kiel la plej bona kandidato. La nova redaktoro eklaboros laŭ nova koncepto, ellaborita surbaze de legantara enketo. - "Mi antaŭĝojas je refreŝigo de Kontakto kun nova koncepto". - "Mi tre kontentas pri la elekto de Rogener. Li havas valorajn spertojn kiel redaktoro de Momenton!, brazila e-gazeto, kaj povos per sia vasta kontaktaro allogi kontribuantojn el diversaj partoj de Esperantujo". - "Mi multe dankas la konfidon, kiun TEJO-estraro havas je miaj kapabloj. Ni strebos doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Ni planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de tiu nova Kontakto". La unua numero redaktota de Rogener estos numero 2010:05.
Gratulojn kaj bona laboro!!! von glavkos
Mi gratulas la novan von gabrielo
Indas ŝanĝi la paĝon von Paŭlo
|
BenutzeranmeldungNeue ForenthemenNeueste Blogeinträge
|