oficejo's blog

Denove Franca volontulo eklaboris en la Centra Oficejo :p

La 15an de Aǔgusto, la nova volontulo de TEJO, Sébastien Denux, eklaboris en la Centra Oficejo.

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto Elektronike“

Jam la 3-a eldono de la DVD Esperanto elektronike aperos en julio 2011!

Post 5 jaroj ekde la unua eldono, E@I planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto Elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun estas lanĉita nova antaŭmenda kampanjo, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon ĝis somero 2011.

June kaj Kune en Kopenhago: novaj informoj pri Junulara UK

La organizantoj de la junulara programo de UK diskonigis interesajn novaĵojn pri la kongreso.

Nova limdato por la konkurso Partoprenu IJK-n: 15a de majo.

Eŭropa Volontula Servo (EVS) en Chuvasha Respubliko (Rusa federacio)

Chuvasha Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj,
kiuj volas ekde oktobro dediĉi 9 monatojn al Esperanto kaj al chuvasha

Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".

Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon.

Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon).

Kontakto 2010:4 jam elŝuteblas!

La pdf-versio de "Kontakto 2010:4" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo reto.uea.org kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko").

La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Katastrofoj", sed krom la temajn kontribuojn vi povos legi ankaŭ etan beletraĵon, rakonton pri la moroj de konganoj kaj interesan artikolon pri la manieroj lerni lingvojn per interreto.

La sekva numero de la revuo estos preparita jam de la nova redaktoro Rogener Pavinski (i.a. en la revuo vi povos legi intervjuon kun li).

Korajn dankojn pro lia laboro al la eks-redaktoro Paûlo Moĵajev, kaj bonan legadon al ĉiuj!

Nova volontulino oficiale ekoficiis en la Oficejo ;-)

Saluton al ĉiuj,
jen oficiala anonco por sciigi vin, ke mi estas en Roterdamo, kaj mi komencis mian volontuladon por Tejo! Mi vere ĝojas esti ĉi tie, kaj mi kore dankas Aleks kiu pacience estas instruanta al mi la laboron... Ĝis baldaŭ!
Manuela

Multaj novaj dokumentoj nun elŝuteblaj

Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en tejo.org! Kelkaj jam aperis, aŭ aperos en TEJO Tutmonde, sed ja utilas ke ili estu ankaŭ libere elŝuteblaj ĉi tie.

Nova volontulino: Manuela Ronco

Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!

Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.

Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)

FESTO 2010, vinilkosmas!

La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.

Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.

SKolta Esperanto tendaro

La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron.

TEJO Tutmonde baldaŭ en vian hejmon!

TEJO tutmonde numero 137 (2009:5) pretas, sendotas kaj jam disponeblas en la teko de UEA!

Kiel vi eble rimarkis, TEJO Tutmonde spertas nun iom da malfruo, kiu normale malaperos dum la jaro 2010.

Se vi ne (plu) povas eniri la tekon, eble estas ĉar vi ne (re-)membriĝis por 2010! Vizitu tiun paĝon por malkovri la avantaĝojn de la membreco al TEJO. Ĉi-tie, vi trovos retan aliĝilon.

Volontula instruvojaĝo en Sudameriko


Homoj kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aranĝoj en Kubo, povas vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la vojaĝkostojn kaj loĝadon.

Inhalt abgleichen