Elekta Komisiono

La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj.

Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro kaj komisiitoj (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato proponon por elekto de nova estraro kaj komisiitoj.

La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem, do estas elektita en malparaj jaroj (post la elekto de Estraro) kaj laboras ĝis la elekto de nova Estraro (kutime du jarojn poste).

La aktuala Elekta Komisiono estis elektita la 24an de Julio 2009 dum la Komitatkunveno en la 65a Internacia Junulara Kongreso en Liberec'.

Ĝi konsistas el:

  • Alexandre Baudry, Francio
  • Alexandre Raymond, Francio

Ili kune estas atingeblaj per retpoŝto al elekta.komisiono ĉe tejo.org – do sendu viajn kandidatiĝojn (kaj proponojn ktp.) tien.