LanguagesSuchenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)TEJO havas diversajn grupojn/komisionojn kiuj okupiĝas pri kampoj speciale interesaj kaj gravaj por nia organizo kaj la kampo por KER estas ĝuste rilatoj kun la mondo ekster la esperanto-movado. Sube estas inspira citaĵo de la KER-manlibro kiu donas bonan senton pri la graveco de tiu ĉi komisiono:
Jen mallongaj ekzemploj kiel tiu 'fenestro' kaj 'freŝa vento' povas funkcii:
Por subteni tiun laboron kaj disvastigi la spertojn inter TEJO-homoj troviĝas la KER-teamo. En ĝi povas ĉiuj kiuj interesiĝas pri eksteraj rilatoj partopreni, eble ankaŭ vi?! Oni mem decidas kiom aktiva kaj pri kio oni volas okupiĝi en la KER-teamo. Do, simple anoncu vin kaj ni provos trovi aranĝon aŭ specialan kampon por via aktivado! Certe vi mem ankaŭ povas proponi aranĝojn (seminariojn/kursojn/forumojn) en kiu vi ŝatus reprezenti TEJO-n. Se vi planas serioze ekaktivi en la KER-teamo vi nepre akiru la KER-manlibron kiu bone preparos vin por tiu laboro. Petu kopion de ĝi ĉe nia oficejo. Bedaŭrinde ne estas grandaj rimedoj kiujn la teamanoj povas disponigi ĝis nun... Pro tio la ĉefaj KER-aktivaĵoj estas en Eŭropo kie la Konsilio de Europa (KdE) subtenas la junularajn organizojn kaj pro tio abundas aranĝoj por junuloj. Sed se ekestus pli da rimedoj kaj interesitoj por KER-aktivado ekster Eŭropo ni certe ĝojus aranĝi ekzemple KER-trejnseminarion tie! Laste dirindas ke KER estas grava por TEJO kaj ke ĝi povus esti grava ankaŭ por vi ĉar la KER-laboro donas vere bonajn eblecojn por persona kresko kaj spertiĝo pri multaj aferoj! |
BenutzeranmeldungNavigationNeue ForenthemenNeueste Blogeinträge
Monda Kalendaro
|