Pasporta Servo havas 1000 uzantojn!


  Antaŭ kelkaj tagoj la nombro de uzantoj ĉe la retejo www.pasportaservo.org superis 1000 uzantojn! El ili, pli ol duono estas gastigantoj.

  Eble indas rememorigi kelkajn sciindaĵojn pri la retejo:
  * La kreo de la konto ne plenkonstruas aŭtomate la konton:
  Vi devas unue krei la konton (klakante sur "membriĝi" supre), kaj poste doni salutnomon kaj retadreson, kaj fine klaki sur "krei la konton". Vi ricevos retmesaĝon normale post kelkaj minutoj kun provizora pasvorto.
  Poste, revizitu la paĝon kaj ensalutu (butono "ensaluti" supre) por:
- plenigi la formularon (ĉe la paĝo "miaj informoj"), kaj alŝuti bildon de vi kaj de via domo. Ne forgesu elekti "Mi pretas gastigi"=Jes, se vi estas gastiganto.
- Klarigi ĉu vi volas aperi en la libreto aŭ ne (vidu kategorio "privateco" ĉe "miaj informoj").
- ŝanĝi la pasvorton (ĉe la paĝo "mia konto")
- Meti la montrilon ĉe la monda mapo (ĉe la paĝo "mia konto")
* Atentu ke la alŝuto de la bildo ne efektivigas la aferon. Vi devas poste klaki sur "Publikigi" malsupre.
 * Kiam la profilo estas kreata, ĝi estas aŭtomate negastiga profilo. Vi devas reviziti la paĝon por iĝi gastiganto.
 * La nomo kiu aperas ĉe la paĝo "_Membraro" estas via "familia kaj persona nomo" kiun vi donis en la formularo.
* Vi povas afiŝi ĉiujn homojn el la sama lando per la paĝo "_Membraro". Simple elektu la landon, kaj skribu nenion en la tekstfenestreto.
 * Rakontu pri viaj aventuroj ĉe la blogo!
 * Demandu, interŝangu sperton ĉe la forumo!
 * Simple ĝuu!

Se tamen vi ankoraŭ havas demandojn aŭ problemojn, ne hezitu sendi mesaĝon al pasportasero@tejo.org, aŭ info@pasportaservo.org. Bonan gast(-ig-)adon!