Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en tejo.org! Kelkaj jam aperis, aŭ aperos en TEJO Tutmonde, sed ja utilas ke ili estu ankaŭ libere elŝuteblaj ĉi tie.
- Unue, nun disponeblas la raporto pri la estrar-kunveno de la estraro de TEJO (bildo rilatas) kiu okazis en aprilo (dum cindraj nuboj ŝvebis super Eŭropo, sed tamen tutestrarana), kiu jam aperis en TEJO Tutmonde. Vidu tie la raporton.
- Ankaŭ la jarraporto por la jarperiodo 2009-2010 aldoniĝis al la listo trovebla tie.
- La analizo de la rezultoj de la enketo pri kontakto, kiu estis malferma fine de 2009 kaj komence de 2010, estas nun disponebla. La analizo de tiuj rezultoj jam estis tre utila al diskutoj rilate al estonto de Kontakto. Vizitu la jenan paĝon.
- KODEJO estis alia enketo dediĉita al landaj sekcioj, ankaŭ malferma al respondoj komence de tiu ĉi jaro. La superrigardo por KODEJO 2009 nun elŝuteblas tie.