Cxiuj modernaj socioj, almenaux busxe, agnoskas la ideon de libero - la disputebla punkto estas nur kiel oni difinas liberon kaj kiamaniere oni praktikas gxin: ekzemple, cxu libero estas la rajto vivi sen la malhelpiloj de malricxeco – aux cxu libero estas ankaux la rajto de ricxuloj senbride amasigi materialajn posedajxojn? Pri tiuj cxi kaj multaj aliaj demandoj ni parolos en la dua numero de Kontakto. Kontribuu ankaux vi! La limdato por ricevi kontribuojn estis longigita gxis la unua de marto, 2007.
Amike,
Ĵenja Amis, Kontakto-red.
kontakto @ tejo.org