vivu TEJK!

Karegaj amikoj,
la TEJK-kunsido kiu okazis en Torino antaŭ sufiĉe da tempo asertis, ke nun estas tempo por la junularaj asocioj helpi unu la alian interŝanĝante siajn spertojn pri tiuj aferoj kiuj koncernas nian movadon. Pro tiu ĉi motivo, laŭ mia persona opinio, ni devus ĉesi kunsidi kaj eki fruktodonan interkunlaboron. Post 20 tagoj startos la 31a Internacia Junulara Festivalo en Italio, kaj dum tiu ĉi renkontiĝo okazos brilaj prelegoj pri kiel vigligi lokajn grupojn kaj kiel instigi homojn iĝi aktivuloj. Ni ja bezonas homfortojn, kaj mi pensas ke almenaŭ tiuj prelegoj helpos nin.

Jen la paĝaro:
IJF 2007

TEJK devas pluvivi!

vivu TEJK!
Nicola Ruggiero
tejo-komitatano B