Invitoj por klerigemuloj: 36a Studsesio (15.-17.02.08) + 37a Studsesio (11.-13.04.08) en Herzberg, Germanio

IC Herzberg

Germana Esperanto-Centro (GEA-filio por klerigado kaj kulturo) invitas al:

36a Studsesio (15.-17.02.08):
16a de februaro 2008 (36a Studsesio) prelegos Uwe Joachim Moritz pri: Aspektoj de la problemoj de etnaj minoritatoj en Eŭropo (La fakprelego ekzistas el jenaj kvin partoj: a) La situacio de etnaj minoritatoj en Eŭropo - paraleloj kaj diferencoj; b) Por eviti naciismon sen fali en la kaptilon de kosmopolitismo: etnismo. c) Minoritatistoj kaj esperantistoj - cxu harmoniigeblaj strebadoj? d) Cxu ankaŭ demokratio diskriminacias etnajn minoritatojn, e) Konkreta ekzemplo: La platdiĉa lingvo.

37a Studsesio (11.-13.04.08):
Je la 5a de aprilo 2008 (37a studsesio) prelegos i.a. d-ro sc. Detlev Blanke. Li prezentos por vi prelegaron pri Interlingvistiko II: (1) tipologio de planlingvoj kaj la aktuala internacia stato, (2) Esperanto kiel faklingvo, (3) problemoj de tradukado kaj interpretado.

Gxoju pri la bonegaj klerigofertoj de veraj fakuloj kaj bv. tuj aliĝi! Tiuj, kiuj ankorau ne partoprenis studsesion en Herzberg - la Esperanto-urbo povas kontakti nin. Se vi havas demandojn rilate al tranoktado ni peros favorprezajn eblecojn!

Krome ni informos per Harca Esperanto Kuriero kaj sur nia hejmpaĝo: www.ic-herzberg.de

Pri la kotizoj:
1) gejunuloj sub 27 jaroj partoprenas senkotize
2) membroj de GEA pagas nur 45,00 €
3) membroj de EGS nur 30,00 €
4) nemembroj pagas 60,00 €

Tiuj, kiuj aliĝas tro malfrue devas krompagi 10,00 €, tio ankaŭ validas por gejunuloj!

Anticipan dankon.

Amike salutas
Petro Zilvar Zsofia Korody Marika Frense

-- *******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6,
Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)

37a studsesio estas ŝovita al 4a ĝis 6a de Aprilo

Vidu ĉe http://www.tejo.org/eo/node/680