LanguagesSuchen |
Primitivaj Premioj!Saluton! Verŝajne vi jam scias, ke inter la 30-a de aprilo kaj 4-a de majo 2008 okazos la fama Primitiva Renkontiĝo en Den Dolder (Nederlando). Kaj verŝajne vi jam ankaŭ scias, ke ĉi tiu renkontiĝo elstare taŭgas por renkonti novajn kaj malnovajn amikojn en mojosa etoso. Sed... vi verŝajne ankoraŭ ne scias, ke vi povas gajni belan premion se vi aliĝas antaŭ la 1-a de aprilo. Do, se ankaŭ vi volas primitivumi kun ni, aliĝu nun! Kaj eble vi estos unu el la feliĉuloj kiuj gajnas Primitivan Premion: - dumrenkontiĝa uzu de unu el la luksaj matracoj; aŭ: La gajnintojn ni informos antaŭ la 14-a de aprilo. Ĉiujn informojn pri la renkontiĝo kaj aliĝo vi trovas sur Ĝis!
|
BenutzeranmeldungNeue ForenthemenNeueste Blogeinträge
|
La norvega ne estas primitiva en nomo...
Estas eta miskompreno ĉi tie! La norvega renkontiĝo ne estas "Primitiva Renkontiĝo" - tiu estas nederlanda. La norvega estas "Kabana semajnfino". Ĝi ankaŭ estas iom primitiva, sed primitiveco estas parto de nek la nomo nek la koncepto. :)
Mi iros al la nederlanda, kiun mi kredas okazos en urbeto. La norvega, kiun mi bedaŭrinde ne povas partopreni ĉar mi tiam estos en Barato, okazos en la kamparo. Ambaŭ promesas esti amuzaj!
Vidu pli pri la norvega en la invitilo.