SuchenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kandidatiĝu Por Komitataneco B de TEJOVenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2008 ĝis la 31-a de majo 2010. La Komitato estas la supera instanco de TEJO, kies taskoj estas difini ties ĝeneralan agadon, elekti Estraranojn kaj decidi pri ilia agado, aprobi la buĝeton kaj decidi pri reglamentoj. Ĝi konsistas el Komitatanoj A, Komitatanoj B, Komitatanoj C kaj la Estraranoj de TEJO. La Estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro, kio okazis antaŭnelonge dum la Internacia Seminario 2007 en Würzburg (Germanio). La cetero de la Komitato estas elektata en ĉiu para jaro. Ĝia nova oficperiodo estos de junio 2008 ĝis majo 2010. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis la 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo. Kaj fine, la Komitatanojn C elektos la jam elektitaj Komitatanoj A kaj B. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO- Komitato. Kaj same – ĉiu individua membro de TEJO rajtas kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la Organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume kvar Komitatanojn B. Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la Organizo. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi al la Centra Oficejo aŭ al la Ĝenerala Sekretario de TEJO la jenajn informojn: – personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron) – biografieton kaj priskribon de viaj Movadaj celoj. Grandeco de la teksto devas ne superi 100 vortojn. – subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO el minimume du landoj. Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Sen iu el la menciitaj eroj kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 15-an de majo 2008. Uzu la jenajn adresojn: paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. retpoŝte: oficejo(che)tejo.org; gxen-sek(che)tejo.org Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la "Regularo pri TEJO" kaj en la "Reglamento pri elekto de Komitatanoj B". Ilin vi povas trovi en la reto ĉe http://www.tejo.org/aktivuloj/regularo/ regularo.php. Paperan version mendu ĉe la TEJO-volontulo en la CO laŭ la supre menciita adreso. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu kontakti la TEJO-volontulon aŭ la Ĝeneralan Sekretarion. Anna-Laura H. WICKSTRÖM Ĝenerala Sekretario de TEJO
|
BenutzeranmeldungNavigationNeue ForenthemenNeueste Blogeinträge
Monda Kalendaro
|