
Kio estas Parolu Mondo? http://parolumondo.com
Parolu Mondo estas brazila radioprogramo, elsendata ĉiusabate, je la deka vespere (brazila oficiala horo, GMT -3), de la spiritisma entrepreno Rede Boa Nova (http://www.redeboanova.com.br), en la ĉefurbo São Paulo. (AM 1450). En aŭgusto, ĝi fariĝos 2-jara programo.
Parolu Mondo estas la nura esperanta radioprogramo en Brazilo.
Ĉiuj esperantistoj estas invitataj partopreni kaj kontribui por la programo. Niaj adresoj en la reto estas: rede ĉe radioboanova.com.br kaj radio ĉe parolumondo.com .
Kontaktu nin! Ideoj, sugestoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj.
La skipo de Parolu Mondo.