TEJO Aktivula Trejnado dum IJF en Italio


Dum la cxi-jara IJF en Senigallia, Italio (19a - 25a de marto, 2008) kie Ilja De Coster, longtempa aktivulo de TEJO, faros aktivulan trejnadon por interesitoj: 2 sesioj pri monakirado, du sesioj pri komunikado.

1. Trovi monon por viaj projektoj
Cxu ankaux vi kiel aktivulo de Esperanto junulara organizo havas brilajn
ideojn, sed bezonas monon por realigi ilin?
Jen aktivula trejnado por vi

Dauxro: Du sesioj po 1,5 horo
Kunportu viajn projektideojn

2. Komuniki vian agadon
Cxu ankaux vi kiel aktivulo de Esperanto junulara organizo faras brilan
agadon, sed volus ke pli da homoj tion sciu? Aux cxu vi ecx volus ke ili
partoprenu?
Jen aktivula trejnado por vi

Dauxro: Du sesioj po 1,5 horo
Kunportu rakontojn pri via nuna agado

Trejnisto: Ilja De Coster (iama kasisto de TEJO, kaj profesie konsilisto pri
monakirado kaj komunikado por nekomercaj boncelaj organizoj)