Festo okaze de la dujariĝo de la Esperanto-urbo Herzberg im Harz, 12a de Julio, Herzberg, Germanio

IC Herzberg

Esperanto-urbo estos dujara. Festu kun ni kaj kun vere internacia grupo! Detalan programon vidu en la retpaĝo.

De la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008 (ĝis komenco de UK en Roterdamo) okazos en Herzberg Internacia Kulturturisma Semajno.
Partoprenos gastoj ne nur el multaj europaj landoj, sed eĉ el foraj landoj, kiel Japanio, Koreio, Chinio, Indonezio, Israelo, Kanado, Meksikio kaj Brazilo. Okazos riĉa tutsemajna programo kun prelegoj, kulturaj travivaĵoj kaj ekskursoj al historiaj urboj, veturado per etŝpura trajno tra la Harc-Montaro.

Je la 12-a de julio 2008 ni kune partoprenos feston en la parko kun internacia flagoparado. Vespere ni kune festos digne la duan naskiĝtagon de la oficialigo de "Herzberg - la Esperanto-urbo". Ankaŭ parttempaj gastoj tre bonvenas. Ni petas baldaŭan aliĝon ankaŭ por unutagaj gastpartoprenantoj, por ke ni havu bonan organizan superrigardon kaj povu rezervi por vi tablon ĉe la naskiĝtagfesto.

Samtempe la Internacia Naturkuraca Asocio (INA) organizos en Herzberg fakseminarion kun multaj allogaj prelegoj pri alternativa medicino kaj bonfarto resp. bonsento. Vidu en la retpaĝo.

Amike kaj samideane salutas
Petro Zilvar Zsofia Korody Marika Frense

*******************************************
http://esparanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)