LanguagesSuchenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Nova estraro / PEJ-kunveno en Lodzo, Polando, la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 2008Saluton karaj! Kiel vi certe scias maje okazis kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum ĝi inter alie estis elektita nova estraro de nia organizo. Por la periodo 2008-2010 elektitaj estis: Łukasz Żebrowski (prezidanto), Agnieszka Rzetelska (vicprezidanto), Justyna Rusznica (sekretario), Leszek Dobrowolski (kasisto) kaj Łukasz Korczewski (estrarano por reta agado). Tamen jam nun ni volas inviti vin al nia sekva renkontiĝo, kiu okazos inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2008, kadre de la 31-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Łódź. La Kongreson PEJ-membroj rajtas partopreni senpage. Kiel kerna programero rolos por ni certe kunsido de PEJ, sed en abunda movada kaj distra programo de la kongreso oni povas trovi aliajn valorajn eventojn. Krom kutimaj primovadaj renkontiĝoj, prelegoj kaj diskutoj, okazos ankaŭ aparte interesaj ekskursoj kaj artaj vesperoj. Sabate, tuj post nia kunsido koncertos JoMo. Pli detalaj informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo. ATENTON! Ni petas aliĝi antaŭ la 9-a de aŭgusto 2008. Por tiuj, kiuj aliĝos poste povas ne sufiĉi lokoj dum ekskursoj senpagaj por PEJ membroj. Amike,
|
BenutzeranmeldungNavigationNeue Forenthemen
Neueste Blogeinträge
Monda Kalendaro
|