LanguagesSuchenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Per Pasporta Servo al novaj Esperanto-amikojoriginale aperis en Bulgara Esperantisto, 2000Per "Pasporta servo" mi jam trifoje havis eblecon kaj grandan plezuron gasti ĉe multaj Esperantistoj el diversaj landoj. Dum 1999, post la UK en Berlin, mi gastis en Germanio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Dum 2000 kaj 2001 mi konatiĝis kun novaj Esperanto-amikoj el Francio, Hispanio, Portugalio (2000), Kroatio kaj Italio (2001). Plano
Mi, havinte sperton de antaŭa veturo, frue preparis ĉion por la nova. Mi turnis mian atenton al miaj lingvaj scioj. Mi havas eblecon korespondi rete, kio vere helpas al mi kontakti kun Esperantistoj. Mi rapide ricevis respondojn de miaj elsendoj kaj mi planis mian veturon. ForveturoJe la 4-a de septembro, ekipita per fotoaparato, franca kaj hispana konversaciaj libroj, geografia mapo kaj ĉio necesa en granda verda sako kaj per tradicia triangula flageto kun surskribo "Bulgara Esperanto-Asocio" mi forveturis. Mi celis Hispanion, Portugalion kaj Marokon, sed traveturante Italion mi ne sukcesis eviti allogon vidi Venezia, urbo fama pro siaj kanaloj. Tie naĝas klasikaj gondoloj kaj aliaj diversspecaj turistaj ŝipoj. GrenobleEn Grenoble min renkontis la bulgara Esperantistino Zdravka Bojĉeva. Ŝi konatigis min kun du Esperantistaj familioj. Dum la sama tempo en tiu urbo okazis infana koncerto. Kun vera kortuŝa arto, post la francoj infanoj, prezentis sin la bulgara koruso "Paseroj", gvidata de Katja Ĉukova. La kantado kaj dancado ravis la publikon. Tio estis dolĉa frukto por Zdravka, kiu pene laboris organizi ĉion. Neforgeseblaj restos tiu suna tago kaj belegaj Alpoj, kiuj iras de Mediteraneo ĝis Aŭstrio kaj ĝia majesta, ĉiam neĝkovrita akra pinto Mont Blanc! LionEn Lion min atendis la juna familio Forgeau. Ni kune vizitis Esperanto-klubejon "Ko To Po", kie prelegis fame konata Esperanta lingvisto Claude Piron. Li prelegis pri lingvaj baroj en nuntempa rapidevoluanta mondo, pri invazo de la angla kaj la perspektivoj de Esperanto. Li parolis pli ol horo kaj duono, argumentante per statistikaj fontoj. Li respondis al multaj demandoj de junaj inteligentaj homoj, anoj de tiu klubo. Post tio miaj dommastroj montris al mi "Notre Dame", situanta sur altaĝo de kie videblis belega panoramo de Lion. Sekvontan tagon mi sole vizitis la bazilikon kaj de la altaĵo ĝuis Lion etendita inter la riveroj Rhone kaj Seine. ToulouseMia vizito al Toulouse estis pure profesia. Mi revis viziti aviokosman muzeon kaj pere de amikoj de miaj gastigantoj, s-ro Cash kaj s-ino Jeanne-Marie, tio efektiviĝis. Unu tago ne sufiĉas por trarigardi la multnombrajn kosmikajn eksponaĵojn. Sed la fotoj, kiujn mi faris antaŭ raketoj kaj satelitoj restos kiel neforgesebla memoro en mia animo. MadridHispanio renkontis min varma, suna kaj gastama. Miaj novaj amikoj Manuel kaj Kora atendis min ĉe la stacidoma en Madrid. Ili loĝas en urbeto je 35 km. okcidente de Madrid. Ne estas problemo veturi trajne de Madrid al proksimaj urbetoj kaj mi malofte uzis urban trafikon. Mi aĉetis turistan gvidlibron por ekscii la interesajn objektojn en la proksimeco. Mi spertis, ke se mi dezirus konatiĝi kun Madrid, mi devas piede vagi sur la stratoj kaj parkoj. Nur tiam oni povas ekscii ĝian pulson, vidi ĝian malnovan kaj novan modernan kulturon. LisboaKiam ankaŭ Portugalio renkontis min sune kaj varme, mi komencis opinii, ke vere mi estis tre feliĉa homo. Jam dum du semajnoj mi ĝuas bonan veteron. Familio Maria kaj Marko Santos loĝas en urbeto je 18 km. de Lisboa. Tiu ĉi familio estas nura ano de "Pasporta servo" en Portugalio. Ili ne havis eblecon renkonti min en Lisboa, sed mi estis surprezita de ilia originala domo. Okazis, ke tio estas iama venta muelejo, troviĝanta sur supraĵo, renovigita per majstreco kaj fantazio. Mi eksciis, ke kiam miaj gastigantoj estis junaj, ili en tiu domo vartis infanojn. Nun en ĝi regas paco kaj silento. En la ĉambroj videblas ŝrankoj plenaj je libroj. La korto estas botanika ĝardeno en kies fundo troviĝas fazana kaj kolomba domoj. Ĉi tie ĉio montras spiritan pacon de tiuj bonaj homoj. Al ĉio en Portagalio mi rilatas per granda intereso, ĉar ĝi laŭ teritorio kaj loĝantaro similas al nia lando. Ankaŭ pro tio, ke ĝi antaŭ 10-15 jaroj dronis en mizero. Sed tio, kion mi vidis konstruita por "EXPO 1988" de la portugala popolo, profunde min impresis kaj mi min demandis:"Kiam ankaŭ nia lando Bulgario gastigos iun "EXPO" en la 21a jarcento?" Ni esperu, ke tio baldaŭ okazos! Tanger kaj MarakeshĈar mia bileto donis al mi eblecon veturi al Maroko, mi decidis viziti tiun ĉi landon, kvankam ke ne estas anoj de "Pasporta servo". La veturo tra Gibraltar per pramo kaj la semajno en Tanger kaj Marakesh postulas specialan atenton. Mi rekomendas al vizitantoj de tiu ĉi lando nepre viziti Marakesh por eksenti la spiriton de Maroko. Reus kaj BarcelonaReveninte sur hispanan teron mi forveturis orienten al Reus, negranda urbo, okcidente de Barcelona. En Reus jam min atendis familio Luiz, Pedro kai ilia filino Anna. Mi irante sur barcelonaj stratoj, ĝuante la malnovajn domojn kun unika arkitekturo, starante antaŭ multaj monumentoj de bravuloj, mi denove eksentis kaj en Madrid kaj en Lisboa la inspiron de gloraj tempoj, tempoj de grandaj maraj veturadoj kaj malkovroj de nekonataj terspacoj. Kaj nun en la tuta Latina Ameriko oni parolas hispane kaj portugale en Brazilo. Pro tio ne hazarde en Barcelona troviĝas riĉa je eksponaĵoj, tre bone ordigita marista muzeo al kiu mi decidis unu posttagmezon. PisaDe Barcelona mi forveturis al mia lasta antaŭe priparolita objekto: Pisa. Neforgeseblaj restos la vidindaĵoj de la vagonaro, kiu ofte veturas je 3-4 metroj proksime al la mara bordo. Ĝi trairis tunelojn kaj post ĉiu tunelo la vidindaĵoj iĝis pli majestaj: dekstre la maro, maldekstre verdaj montoj sur kiuj kvazaŭ birdoj sidiĝis malgrandaj koketaj vilaoj, hoteloj, centoj da ventaj mueleoj, vinbereoj, olivaj ĝardenoj kaj tradiciaj laŭ tiuj lokoj pinoj. En Francio tio estas lazura bordo de Montpellier, Marseille, Cannes, Nice, Monaco. Ĉe la stacidomo en Pisa atendis min Dario, inĝeniero pri komputiloj. Denove mi eniris domon de tre inteligentaj homoj. De Dario mi eksciis pri la malbona situacio en Juguslavio kaj tuj decidis reiri al Bulgario. Sed mi sukcesis viziti la klinitan turon de Pisa! ReenEn Venezia fakte fermiĝas la cirklo de mia preskaŭ unumonata veturo. Mi revenis en Bulgario feliĉe, kun neforgeseblaj impresoj kaj memoroj. Pli ol 150 fotoj, poŝtkartoj, gvidlibroj kaj notkajeroj denove revenigos min al tiuj lokoj kaj urboj kaj la homoj kun kiuj mi amikiĝis, la homoj el Esperantio! |
BenutzeranmeldungNavigationNeue ForenthemenNeueste Blogeinträge
Monda Kalendaro
|