SuchenAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kial aliĝi?
Vi lernis la lingvon. Vi ŝatas ĝin, ĉar ĝi donas al vi tute novan senton pri lernado de fremda lingvo. Vi malkovris novan mondon, pri kiu vi antaŭe eĉ ne supozis ke ĝi ekzistas. Nun, vi estas preta utiligi tiun novan trezoron. Eble vi jam korespondas. Eble vi jam vizitis renkontiĝon, proksime de via hejmo aŭ en fora lando. Eble vi estas membro de Esperanto-klubo, kie vi regule parolas kaj agadas. Sed la plej facilan paŝon por ekkoni la mondon vi ne jam faris. La plej proksiman lokon por renkonti homojn el aliaj kulturoj vi ankoraŭ ne malkovris. Pro tio ke vi ne jam fariĝis gastiganto de Pasporta Servo. La servo
La listoPasporta Servo konsistas el libro kiu enhavas la tutan liston de gastigantoj kun iliaj adresoj kaj kondiĉoj. En 2005 ĝi enhavis 1364 adresojn en 89 landoj. Kiu volas uzi la servon devas unue aĉeti la libron. Sed: kiel gastiganto vi ricevas vian propran ekzempleron -- senpage! En la libro vi trovos ankaŭ mapojn kun indikoj de la loĝlokoj de la gastigantoj, por helpi al vi bone plani vian vojaĝon. Krome, la reguloj de la servo estas klare priskribitaj, tiel ke ĉiuj uzantoj scias kion ili rajtas fari kaj kion ne.
|
BenutzeranmeldungNavigationNeue Forenthemen
Neueste Blogeinträge
Monda Kalendaro
|