TEJO Tutmonde

La oficiala gazeto de TEJO estas TEJO Tutmonde. Ĝi aperas 6-foje jare kun informoj pri la junulara Esperanto-movado. Ĝin ricevas la individuaj membroj kaj patronoj de TEJO. Ĝi aboneblas ankaŭ aparte kontraŭ duono de la kotizo MJ-T por la koncerna lando.

Kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto sendu aŭ paperpoŝte aŭ retpoŝte.

Paperpoŝta adreso:
TEJO Tutmonde (Marcos Cramer)
Nürnberger Straße 27a
04103 Leipzig
Germanio

Retposta adreso: tejo-tutmonde (ĉe) tejo (punkto) org