Propono de TEJO rilate al oficeja modernigo, insvesta politiko de UEA kaj
ekhavo de TEJO-oficisto
Versio
2003-04-02
Preparita far:
kunsido TEJO-estraro Brusele
1. Enhavo
- Enhavo
- Enkonduke
- Resumo de la TEJO-proponoj
- Propono pri la oficeja modernigo
- Propono pri la investa politiko de UEA
- Propono pri funkciigo de TEJO-oficisto
- Oficeja Modernigo
- Nuna stato
- Celo kaj metodo de oficeja modernigo
- Plurfaza plano por konkretigi oficejan modernigon
- Informiĝa fazo
- Decida fazo
- Programada fazo
- Dungada fazo
- Plua pripensado kaj konkretigo
- Investa politiko de UEA
- Nuna financa politiko de UEA
- Financoj por asociaj celoj
- Ekhavi TEJO-oficiston
- La fono de la TEJO-propono
- Subvenciaj problemoj de TEJO
- Administraj problemoj de TEJO
- TEJO malallogiĝas por junuloj
- Rolo de TEJO-oficisto en TEJO
- TEJO-laborplano realigota per oficista subteno
- Financa plano de la provprojekto
- Plano de elspezoj
- Plano de subvenciaj enspezoj
- Klarigo ĉe la subvenci-enspeza plano
- Investdemando al UEA
- Prijuĝilo post provperiodo
- Kvantaj kriterioj
- Kvalitaj kriterioj
- Limoj de prijuĝo
- Post la kvarjara provperiodo
- Antaŭaj UEA-rezolucioj kaj dokumentoj rilate TEJO
- Berlino 1999
- Zagrebo 2001
- Fortaleza 2002
- Strategia laborplano de UEA 2001-2010
2. Enkonduke
En ĉi dokumento kuniĝas kelkaj proponoj de TEJO kiuj ekevoluis en lastaj
du jaroj. Esence ĉi proponaro enhavas 3 proponojn de TEJO al UEA. Du el
ili rilatas unuavice al UEA mem, tria kaj plej konkreta propono rilatas
unuavice al TEJO. Tamen konsiderante la ligitecon inter UEA kaj TEJO ĉiuj
3 proponoj rekte kaj malrekte rilatas al ambaŭ.
TEJO opinias ke la taskaro de la CO ne plu respegulas la bezonojn de la
movado en la nova jarmilo, kaj ke moderna teknologio pli efike povas
uziĝi. Tial TEJO proponas pli grandskalan oficejan modernigon.
TEJO sentas grandan mankon en sia agado pro mankanta oficeja
subteno. TEJO proponas eki kvarjaran provprojekton pri funkciigo
de TEJO-oficisto. Por realigo de ĉi projekto, TEJO petas investon
de UEA de 105 000 €.
3. Resumo de la TEJO-proponoj
3.1. Propono pri la oficeja modernigo
- TEJO opinias ke endas modernigi la funkciadon de la oficejo. La modernigo
de la oficejo havas du ĉefajn celojn:
- kongruigi la taskaron kiun plenumas la oficejo laŭ eble plej bone
kun la bezonoj de la tuta asocio.
- plenumi la taskaron tielmaniere ke tio okazas plej efike, plej
rapide kaj plej malkoste
- Tiel la CO iĝu forta instrumento en la realigado de kvalita agado
por la paŝo post paŝa realigo de niaj movadaj celoj.
-
Ĉar UEA interne ne havas sufiĉe da spertoj pri moderna mastrumado kaj
moderna oficeja teknologio, ŝajnas utile uzi eksteran konsultiĝon por
tiu ĉi oficeja modernigo. Endas eblecojn je tio pli detale pristudi.
Kiel ajn ekstera konsultiĝo estas nur konsultiĝo, la realan modernigon
realigu ni mem.
-
Ĉar bone moderne funkcianta oficejo gravegas por la estonto de la
movado, UEA pretu signife investi por tio.
3.2. Propono pri la investa politiko de UEA
-
TEJO opinias ke la nuna financa politiko de UEA, ĉefe konsistanta el rentumado
de kapitalo kaj utiligo de parto de rentumo, ne estas taŭga por aktiva
celdirektita Esperanto-agado.
-
TEJO opinias ke endas transiri al pli aktiva financa politiko por realigi pli fruktedonan movadan agadon. Ĉi financa politiko konsistu el du eroj:
- Sistema rentumado de konstante tenata sekureckapitalo.
- Celdirektita investado de parto de la kapitalo.
-
Por pristudi la eblecojn kaj konkretigi proponon tiu rilate, TEJO opinias ke
endas funkciigi la financan komisionon denove kaj aktivigi la subkomitaton
1 pri financoj kaj administrado.
3.3. Propono pri funkciigo de TEJO-oficisto
-
Konsiderante la nunan situacion de TEJO, kaj ĝian analizon kiun
TEJO-aktivuloj faris, TEJO venis al konkludo ke por bona funkciado
de la organizo ĝi bezonas propran plentempan oficiston.
-
Pro malcerteco pri kiel precize funkciu TEJO-oficisto kaj duboj ĉe
diversaj aktivuloj ĉe UEA, TEJO proponus lanĉi ekde 2004 kvarjaran
provperiodon kun funkcianta oficisto.
-
La esenca tasko de TEJO-oficisto estas subteno al TEJO-aktivularo en ĝia
agado, per plenumo de diversaj administraj taskoj, kiuj nun (malsame ol
en UEA) okupas preskaŭ tutan aktiv-tempon de TEJO-estraranoj. TEJO-oficisto
neniel anstataŭus la volontulan aktivularon, nek ekus tute alian
agadon. Ŝli nur ebligus ampleksigon kaj kvalitigon de ekzistanta agado
kaj antaŭenigus endormiĝintan agadon.
-
Post la kvarjara provperiodo, la projekto de TEJO-oficisto estu prijuĝita
laŭ antaŭe fiksitaj kriterioj.
- Baze de la konkludoj de ĉi prijuĝo la funkcio de TEJO-oficisto
estus daŭrigata (eble modifate) kadre de la CO, kie tiame jam estos
plie progresita la oficeja modernigo. Kaze de plena fiasko la funkcio
de TEJO-oficisto por ĉi kvarjara provperiodo estu ĉesigata.
-
Por sukcesigi ĉi kvarjaran provperiodon cele al plibona funkciigo de
la junulara agado, TEJO petas al UEA investon por ĉi 4 jaroj de 105 000€.
4. Oficeja Modernigo
4.1. Nuna stato
-
Pluraj aktivuloj sentas ke la CO vivas sian apartan vivon ekster la movado, la taskaro plenumita de la CO nur limigite kongruas kun la taskaro plenumenda por kvalita Esperanto-agado, regule aperas plendoj pri tio ke la servoj de la CO malfruiĝas aŭ ne estas kontentigaj por bona funkciado de la organizo.
-
La CO klare maltrafis teknologian evoluon. La teknologio uzata en la CO estas tro malnova kaj pluraj taskoj en CO ankoraŭ fariĝas mane, dum moderna teknologio ebligas ilin aŭtomatigi.
- Granda progreso ĉi kadre estis la ekigo de komputila modernigo kaj retligo de la oficejo dunginte por tio oficiston. Tamen ĉi oficisto ne havas klaran agadplanon laŭ kiu li laboru. Aldone evidentiĝas ke li havas tro da aliaj oficejaj taskoj, pro kiuj li ne povas sin sufiĉe dediĉi al komputila modernigo de la oficejo.
- La CO ne estas mastrumata laŭ modernaj mastrumaj principoj, sed baze de bonintenca amatorismo. Pluraj oficistoj ne estas sufiĉe trejnitaj por la (foje ege respondecplenaj) taskoj kiujn ili plenumu.
- Pro mankanta aŭtomatigo kaj mankanta profesia mastrumado perdiĝas multaj kostaj laborhoroj en la CO. Laborhoroj kiuj povus dediĉiĝi al plia subteno de Esperanto-agado.
- La oficistaro de CO regule plendas ke ĝi dronas en laboro. Tiel ili klarigas plurajn malfruiĝojn kaj kial ili ne povas transpreni pliajn taskojn.
- La CO estas plene direktita al internaj movadaj servoj, taskoj plenumataj en la CO apenaŭ rilatas al ekstermovada laboro, tamen esenca por la disvastigo de Esperanto.
- Granda progreso ĉi kadre estis la ekigo de la Brusela Komunikadcentro. Tamen, la financado daŭre restas ege malcerta kaj entute ne jam certas ĉu la projekto de la BKC estos daŭrigebla.
- Komparo kun aliaj internaciaj organizoj la CO ne plenumas la saman motoran kaj subtenan rolon kiun oficejoj de internaciaj organizoj kutime rolas. Sendube ĉi tie kuŝas unu el la kialoj de la malforteco de UEA en tiuj rondoj.
- La CO, malgraŭ pluraj petoj, ne sukcesas klare kaj detale informi kion ĝi precize faras, kaj kiom da tempo kiu tasko kostas. Ne ekzistas klaraj organigramoj de la CO.
- Ĉi situacio ne estas konservebla por UEA en longa templimo. Bona funkciado de la oficejo estas esenca por bona funkciado de la tuta organizo. Tio ĉi despli gravas konsiderante la pezon de la CO en la buĝeto de UEA. Preskaŭ 75% de la elspezoj rilatas al la CO, ĉi elspezego nur estas pravigebla se la CO efektive estas forta instrumento por la realigo de la statutaj celoj de UEA.
4.2. Celo kaj metodo de oficeja modernigo
- La fina celo de oficeja modernigo proponata de TEJO estu klara: transformi la nunan CO-n al forta instrumento por la realigado de la asociaj celoj de UEA. Havante funkciantan organizon eblos ege pli bone progresigi la movadon.
- Survoje al tio unu el unuaj konkretaj celoj de oficeja modernigo estas liberigi laborhorojn en la CO aplikante modernajn funkciadajn metodojn:
- Klara analizo de nuna laborhoraro de la CO: kiom da laborhoroj disponeblas, kiel ili uziĝas?
- Laŭeble aŭtomatigo de rutinaj administraj taskoj per la nuna komputila kaj reta teknologio.
- Adapti la internan funkciadon de la CO laŭ modelo de modernaj oficejoj.
- Trejnado de oficistoj por pli efika laborado (uzado de komputilo, administraj teknikoj, tempmastrumado)
- Havante klaran komprenon pri kvanto de liberaj laborhoroj en la oficejo, venas la grava tasko de plenigo de ĉi horaro per konkretaj taskoj. Gravas ĉi tie konscia pripensado kaj prioritatado de taskaro de la oficejo.
- Pripensado de la oficeja taskaro: kiujn taskojn la oficejo jes kaj ne plenumu? Taskoj kiuj por nuntempa movado en nuntempa socio evidentiĝis senutilaj estu nuligataj (tiel plie liberiĝas oficejaj laborohoroj).
- Prioritatado de la oficeja taskaro: kiuj taskoj nepre plenumiĝu unue, kiuj nur due, kiuj ne tiom gravas? (tiel estu evitata ke la oficejo denove dronus en laboro aŭ ke fariĝus malpli gravaj taskoj dum ne fariĝas gravaj taskoj)
- Evidentas ke por konkretigo de la oficeja taskaro gravegas
la konkreta laborplano de la asocio.
4.3. Plurfaza plano por konkretigi oficejan modernigon
- Por konkretigi oficejan modernigon kiel TEJO ĝin konceptas, ni kredas ke endas apliki plurfazan planon. Jen la grandaj diversaj fazoj kiujn ni vidas.
- Dum la informiĝa kaj la decida fazo logike sekvu unu la alian, la programada kaj dungada fazo okazus paralele.
4.3.1. Informiĝa fazo
-
Demandado ĉe aktivuloj tra la tuta organizo
- Kiujn taskojn niaj aktivuloj momente plenumas?
- Kiuj taskoj prefere estu transprenataj de la oficejo?
- En kiuj taskoj oficejo plenu subtenan rolon?
- Demandado en la CO
- Kiujn taskojn momente plenumas la CO?
- Kiom da tempo prenas kiu tasko?
- Kiuj estas la malfacilaĵoj en plenumado de tasko?
- Por kiuj taskoj bezonatas kroma trejniĝo?
- Demandado de ĉe fakuloj (ekstera konsultado)
- Kiamaniere funkcias oficejoj de aliaj internaciaj organizoj?
- Kiel aliaj plenumas similajn taskojn?
- Kiuj el la listigitaj taskoj estas aŭtomatigeblaj per nuna komputila teknologio?
- Demandado ĉe aliaj organizoj aŭ komercaj interprenoj
- Kiujn taskojn ni nepre mem interne plenumu kaj kiuj taskoj estas transdoneblaj al aliaj organizoj aŭ interprenoj?
- Kiel kaj kiomkoste alia organizo plenumus certajn taskojn por ni, se ni kontrakte transdonus ĉi taskaron?
- ekz. uzado de ekstera socia sekretario, ekstera librotenada agentejo, eldonisto, komputilara prizorgisto, eldonejo, prizorgado de ejo...
- Principaj demandoj
- Kiugrade kiuj taskoj plenumas rolon en atingado de la asociaj celoj?
- Kiom en- ke elspezas kiu tasko?
- Kiu geografia pozicio strategie por la oficejo estus plej utila por la movado?
- Respondoj al ĉi serio de demandoj estu resumitaj superrigardeble kaj rolas kiel bazo de sekva fazo.
4.3.2. Decida fazo
- Decido far interagado inter Komitato kaj Estraro.
- Kiuj taskoj estas prioritataj por la organizo?
- Kiujn taskojn UEA memplenumu, kiujn UEA transdonu kontrakte
ĉu al Landaj aŭ Fakaj Asocioj, ĉu al (komercaj) eksteruloj?
- Nomumo de kunordiganto de la tuta reformo.
- Fiksi la buĝetajn limojn en kiu okazu la modernigo
4.3.3. Programada fazo
- Formigo de teamo de spertaj programistoj por la funkciigo kaj kreo de oficeja komputila sistemo.
-
Vortumo de konkreta laborplano de realigenda infrastrukturo kaj programaro por funkcianta oficeja komputila sistemo.
- Kion la komputila sistemo kapablu?
- Laborigo de komputilistoj kun regula interkonsultiĝo.
4.3.4. Dungada fazo
- Kunigi taskojn al homogenaj taskaroj por diversaj oficistoj.
- Fiksi la bezonatan profilon de novdungutaj oficistoj por certa taskaro.
- Organizi eventuale bezonatajn trejnadojn por efika funkciado de oficistoj.
4.4. Plua pripensado kaj konkretigo
- Endas akcenti ke ĉi propono rilate al oficeja modernigo estas maturiĝanta sed ne jam maturiĝinta. Endas eki profundan diskuton en la plena organizo, kun aktivularo kaj oficistaro pri la konkreta aspekto de ĉi modernigo. Endas pristudi kiugrade ekstera konsultiĝo povus esti utila por pli bona realigado de ĉi oficeja modernigo.
- Plej gravas ke UEA sin engaĝigu por sin adapti al la cirkonstancoj de la nova jarmilo. Ke UEA provu formi fortan instrumenton por progresigi la Esperanto-movado. TEJO siaflanke pretas kunpensi kaj kunlabori laŭ eblo.
5. Investa politiko de UEA
5.1. Nuna financa politiko de UEA
Jen kelkaj konstatoj kaj pripensoj rigardante la financajn raportojn de UEA,
kiel publikitaj en la rv. Esperanto (la plej detalaj je kiuj ni disponas).
- La kapitalo de UEA
- La sume havataj rentumataj valorpaperoj de UEA kreskis de 654 000€ en 1995 al preskaŭ 3 000 000€ en 2001. Tio ĉi dank' al kelkaj grandaj donacoj kaj rentumado.
- La nemoveblaĵoj kaj oficejaj ekipaĵoj de UEA malnoviĝas kaj tiel senvaloriĝas, kaj finance kaj rilate al ilia utileco por moderna funkciado de UEA.
- La tuta kapitalo de UEA, kun reservoj kaj fondaĵoj evoluis de ĉ. 1 070 000€ en 1995 ĝis ĉ. 2 700 000€ en 2001.
- Ĉi fondaĵoj estas aro da 15 fondaĵoj kiuj ĉiuj havas sian propran strukturon kaj funkciadon, kaj el kiuj ne ĉiuj povas nomiĝi fondaĵo pro sia reala rolo.
- La sola maniero en kiu uziĝas la kapitalo de UEA estas rentumado, nur parteto de la rentumo utiliĝas por financi agadon.
- UEA pli malpli NE havas ekstermovadajn monfontojn. Monfontoj ĉefe konsistas el membrokotizoj kaj donacoj. Tamen en kutimaj nuntempaj internaciaj ne-registraraj organizoj 60-80% de la enspezoj estas ekster organizaj (subvenciantoj, sponsoroj).
- La oficejo jare kostas ĉ. 70% de la spezoj. Tamen neniu de la funkcioj en la CO estas direktitaj al ekstermovada agado, nek kadre de subvenciakirado, nek kadre de eksteraj rilatoj. Nur eta parto dediĉiĝas al informado. Ĉiuj funkcioj en la oficejo esence estas nur direktitaj al internaj servoj. Tamen sin direktigi eksteren kaj alportus novajn financajn rimedojn kaj estus utila por plia disvastigo de Esperanto.
- "Ekonomiaj" agadoj de la CO, nome tiaj agadoj kiajn komercaj enterprenoj faras profitcele, en UEA evidentiĝas ne profitaj konsiderante laborhorojn kaj ejon.
- La libroservo: depende de la kalkulmetodo (kaj konsiderante mankantajn informojn por preciza kalkulo), kostas al UEA jare nete inter 20 000 kaj 40 000€.
- La eldona fako: depende de la kalkulmetodo (kaj konsiderante mankantajn informojn por preciza kalkulo), kostas al UEA jare nete inter 8 000 kaj 15 000€.
- La kontoservo: depende de la kalkulmetodo (kaj konsiderante mankantajn informojn por preciza kalkulo), kostas al UEA jare nete ĉ. 10 000€. Nuancige endas ĉi tie aldoni ke la kontoservo donas al UEA avantaĵojn kiuj baze de haveblaj ciferoj ne estas kalkuleblaj. Ekz. havante monon de individuaj membroj en siaj kontoj UEA povas pli facile al si povas garantii disponon je likuidaj rimedoj. Same, supozeble, la ekzisto de la individuaj kontoj pli faciligas la vendadon de la la libroservo kaj ricevado de kotizoj kaj donacoj.
- La kongresa kaj turisma servo: la sola ekonomia agado de UEA kiu por UEA ŝajnas esti profitdona, kvankam ĝia profitdoneco ege dependas de jaro al jaro, inter ĉ. 2 000 kaj 25 000€.
- temas pri taksoj aplikante principon de "aktivaĵbazita kostado" ("activity based costing")
- Nur parteto de la spezoj de UEA, ekster la klasikaj servoj kiel la revuo kaj la jarlibro, rekte utiliĝas por movada agado, en 1995 1%, en 2001 2%. Por 2003 buĝetigis 9%.
- La konstanta plendo de aktivuloj estas ke mankas mono por ampleksa agado...
5.2. Financoj por asociaj celoj
- La financaj rimedoj de la asocio estu pli bone uzitaj por ĈIUJ movadaj celoj.
- Samvalore por enmovada laboro kiel por ekstermovada agado.
- UEA eku sisteme akiri subvenciojn kaj sponsorojn ekster la Esperantista mondo.
- Eblecoj ekzistas amase, sed UEA ilin maltrafas
- Tiucele la taskaro de la CO estu rekonsiderata, kun aparta atento al ekstermovada monfontakirado.
- Tiucele akcentiĝu ankaŭ la per-Esperanto agado (por-esperanto agado malpli facilas, sed ankaŭ el varbada vidpunkto sukcesa per-Esperanto agado estas ege valora)
- Ne havas sencon eterne kolekti kaj rentumi kapitalon. UEA bezonas certan minumuman sekurecan kapitalon, sed la resto de kapitalo investiĝu por agado.
- Investoj celu plurjaran generadon de pli kvanta kaj kvalita realigado de celoj.
- Investoj celu raciigon de niaj elspezoj kaj liberigon de financaj rimedoj por celdirektita agado.
6. Ekhavi TEJO-oficiston
6.1. La fono de la TEJO-propono
- La emo de TEJO-aktivularo ekhavi plentempan propran oficiston rezultiĝas el ĉiutage konfrontiĝo kun la aktuala stato de TEJO, la renkontiĝo kun la funkciado de aliaj internaciaj neregistraraj junularaj organizoj (INGYO), kaj konataj maltrafataj subvenciaj (kaj do ankaŭ agadaj) eblecoj.
- La hodiaŭa mondo de junularaj organizoj evoluis en direkto de subvenciata agado. Junularaj organizoj agadas, kaj ĉi agadon financas diversaj subvenciantoj (ĉu ŝtataj, ĉu privataj) ĉar ili opinias ke agado de junularaj organizoj socie gravas. Subvencioj donas grandegajn eblecojn por realigi kvalitan agadon kiu sen subvencio neniel estus realigebla.
- Endas konscii ke por TEJO akiro de subvencioj ne estas celo en si mem. Akiro de subvencioj estas nur bezonata ilo por realigi celdirektitan agadon. La grandan akcenton je akirado de subvencioj far TEJO endas rigardi en ĉi kadro.
- Ĉi ebleco je kvalita agado popularigas organizon ĉe sia junulara celgrupo: junulo preferas aniĝi en organizo kiu faras ion konkretan. Iu sence inter nuntempaj junularaj organizoj ekzistas granda konkurenco: junuloj havas cento da eblecoj esprimi sian agemon, same ili havas centon da eblecoj internaciumi sen Esperanto. Se TEJO ne sukcesas funkcii kiel moderna junulara organizo, ĝi perdos la junularon.
6.1.1. Subvenciaj problemoj de TEJO
- TEJO havas problemon konservi jam ricevatajn subvenciojn. Kelkaj kialoj:
- Pro malkontinueca volontula laboro far junuloj kiuj pasas ŝanĝplenajn periodojn en sia vivo, regule TEJO malfruas pri raportoj al subvenciantoj.
- Libertempaj aktivuloj ofte ne havas sufiĉe da teknika kono kaj tempo por trakti la foje burokratajn procedurojn ĉe subvenciantoj.
- Subvenciantoj pli kaj pli emas pli strikte kontroli subvenciatojn.
- TEJO ne havas la lobiajn kanalojn kiujn havas aliaj organizoj, pro tio ke ĝi ne same videble agadas tie kie disdoniĝas subvencioj (nome i.a. la Brusela mondo). Pro malforta agado, kompare kun aliaj INGYO ni ankaŭ ne povas sufiĉe eluzi la lobiajn kanalojn kiujn havigas ekz. la Eŭropa Junulara Forumo (Foje).
- TEJO havas problemojn ekhavi novajn subvencifontojn.
- La jam supre menciitaj kialoj klarigas ankaŭ kial TEJO momente ne kapablas eki rilatojn kun aliaj, por TEJO novaj, subvenciantoj.
- Endas kompreni ke subvenciakirado, estas longdaŭra procezo en kiu ege gravas teni bonajn longdaŭrajn rilatojn kun subvenciantoj kaj montrado de siaj kvalitoj pere de vidinda agado.
- Por teni ampleksajn rilatojn kun pluraj ekstermonfontaj rilatoj bezonatas pli firma konstanta oficeja strukturo.
- Por entute ricevi nunajn subvenciojn, TEJO estas ofte devigata mensogi al subvenciantoj:
- Pri tio ke ni jes havus profesian plentempan oficejon,
- Pri tio ke TEJO estus memstara jura persono,
- Pri tio ke ni havas pli ampleksan agadon ol ni reale havas,
- Pri membrokvanto.
6.1.2. Administraj problemoj de TEJO
- Kutimaj nuntempaj junularaj organizoj havas oficejon kiu transprenas diversajn taskojn rilate al administrado, subvenciado kaj kunordigado. TEJO ne havas ion tian.
- Tro da rutinaj administraj taskoj okupas niajn aktivulojn
- Ĉi taskoj estas tiom temporabaj ke ili malebligas al niaj aktivuloj dediĉi sian tempon al kreiva enhava agado.
- La eterna devigo unue plenumi ĉi administrajn taskojn forte senmotivigas niajn aktivulojn.
- Ĉi rutinaj taskoj, nepraj por bona funkciado, en kutima organizo fariĝas oficeje - subtene al agado, kaj grandparte povas aŭtomatiĝi.
- La momenta CO ne kapablas transpreni iun subtenan rolon por TEJO. Tio ĉi unuavice ĉar la nunaj oficistoj jam tro dronas en laboro, kaj duavice ĉar la oficeja infrastrukturo ne estas adaptitaj al bezonoj de nuntempa agado.
- TEJO akceptis oferton de UEA laborigi duontempan bibliotekan oficiston por subteni TEJO-laboron. Tamen, ĉi oferto evidentiĝis malrealisma. La oficisto mem alimaniere komprenis sian taskaron ol la UEA-givdantaro kaj li ne havas sufiĉe da tempo por transpreni la laboron kiun laŭ TEJO faru TEJO-oficisto. Tamen la biblioteka oficisto estos envolvita en kelkaj konkretaj sed limigitaj TEJO-taskoj. Li ne estis solvo por la problemoj de TEJO.
- La TEJO-volontulo kiu nun periode estas en la CO ne kapablas transpreni la taskaron por kiu TEJO volas oficiston. TEJO-volontulo restas nur por certa mallonga periodo, ofte nur por kelkaj monatoj. Aldone la volontulo ne konstante estas en CO, ofte dum pluraj semajnoj aŭ monatoj ne estas iu ajn TEJO-volontulo en la CO. Tiel ĉi maleblas por la volontulo facile trejniĝi kaj transpreni la taskaron de la antaŭ volontulo. Neniel garantiatas la kontinueco de laboro, ĝuste tio kion TEJO bezonegas.
6.1.3. TEJO malallogiĝas por junuloj
- Kompare kun aliaj junularaj organizoj, TEJO pro manko de subvenciata agado estas malalloga por junuloj. Ili ja ekhavis centon da eblecoj por konkretigi sian (internacian) agemon en diversaj aliaj boncelaj organizoj kie jes estas la administra kaj financa subteno por agado.
- Tio ĉi konkrete rezultiĝas en facila perdo de membroj kaj aktivuloj, kaj komplikeco por varbi novajn.
- TEJO havas potenciale multajn agemajn aktivuloj, kiuj havas grandan laborenergion kaj kreivecon. Tamen TEJO ne povas subteni ĉi agemon per plenumo de konkretaj administraj taskoj. Endas provi subteni ĉi aktivulojn.
- Dume TEJO-aktivuloj, aktive kadre de KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj), vidas kielmaniere funkcias aliaj junularaj organizoj, kiajn kromajn eblecojn donas la dispono je (foje ege eta) konstante funkcianta oficejo. La administra subteno de oficejo helpas ilin esti ege pli aktivaj, liveri ege pli kvalitan agadon kaj tiel esti pli alloga por junuloj.
- Same TEJO vidas ĉirkaŭ si la ekzistantajn subvenciajn eblecojn, kiujn ni maltrafas simple ĉar ni ne havas la administran forton teni bonajn longdaŭrajn rilatojn kun subvenciantoj, nek por sen tro da malfacilaĵoj organizi pli grandajn projektojn.
6.2. Rolo de TEJO-oficisto en TEJO
- Konklude al priskribita problemaro, TEJO strebas ekhavi propran plentempan oficiston.
- Endas akcenti ke TEJO-oficisto neniel anstataŭus la TEJO-aktivularon mem. Daŭre ili farus la realan agadon. Oficisto nur subtenus la agadon de aktivuloj.
- Tiel ĉi manoj de TEJO-aktivuloj liberiĝus por sin plene dediĉi al la vera agado, kaj TEJO-aktivuloj ekhavus la financajn rimedojn (per subvencioj) por realigi ĉi veran agadon.
-
La laboro de TEJO-oficisto konsistus ĉefe el 3 eroj:
- Taskoj rilate al monfontakirado.
- Taskoj rilate al administra subteno de la ĝenerala funkciado de TEJO.
- Taskoj rilate al administra subteno al diversaj TEJO-projektoj (aŭ de LS).
- En la oficejo TEJO-oficisto estos subtenata per regula ĉeesto de
mallongdaŭraj TEJO-volontuloj, tiel kiel ili jam nun de jaroj ekzistas.
- Tio pli realismigas la taskaron de TEJO-oficisto, kiu je unua alrigardo estas tro por unu homo.
- Tiel ĉi la nuna sistemo de TEJO-volontuloj mem iĝas pli utila estante direktita far la konstanta oficisto.
6.3. TEJO-laborplano realigota per oficista subteno
- Jen prezentatas resumo de alstrebataj agadoj, pri kiuj jam estis pluraj malformalaj prepariĝaj diskutoj, sed kiujn pro nuntempa stato de TEJO ni ne povas realigi. Konsiderante la pretecon de aktivuloj, havonte oficiston iĝas realisme eki realigi ĉi ideojn. Sed sen oficeja subteno realigi la ideojn ne realismas.
- Multaj el la ĉi listigitaj projektoj baziĝas je la instrumento de seminarioj. Seminarioj montriĝis utilegaj instrumentoj por kunvenigi aktivulojn, trejni ilin kaj kunlaborigi ilin pri konkretaj projektoj.
- Plej bela ekzemplo de la utileco de la seminaria instrumento estas la diversaj retaj agadoj de E@I, kiu organizas regule seminariojn kie projektoj konkretiĝas.
- Trejnseminarioj
- Celo: transdoni al junaj aktivuloj konojn kaj kapablojn pri la movado kaj kiel funkciigi organizojn. Tiel ĉi ili povas realigi pli kvalitan agadon.
- Kiam: dufoje jare por grupo de 25 aktivuloj.
- Skiza enhavo (konkreta enhavo varias):
- E-movado: historio, celoj, ideoj, metodoj.
- Funkciigi organizon: teama kunlaboro, projekta manaĝado, financa manaĝado.
(kontribue al UEA-laborplano profesiiĝo, plijuniĝo)
- Realigi informadon: kiel informadi pri Esperanto al Ekstera mondo (kune kun BKC)
(kontribue al UEA-laborplano informado)
- Realigi instruadon: trejnado por junaj E-instruistoj per rekta metodo (kune kun ILEI)
(kontribue al UEA-laborplano instruado)
- Seminarioj Landa Agado (LA)
- Celo: kunigi aktivulojn de diversaj Landaj Sekcioj por vidi kiel konkrete ili povas kunlabori.
- Kiam: unu-du foje jare por grupo de 20-50 aktivuloj.
- Skiza enhavo (konkreta enhavo varia):
- Funkciigi projekton: teama kunlaboro, projekta manaĝado,
financa manaĝado. (kontribue al UEA-laborplano profesiiĝo,
plijuniĝo).
- Enkondukoj pri subvenciaj eblecoj kaj eblecoj de subteno far TEJO en loka agado.
- Ideumado pri indaj projektoj inter LSoj kaj konkreta ekpreparo.
- Ĉi seminarioj por junaj aktivaj esperantistoj formus la bazon por ellaborado kaj realigado de diversaj projektoj loknivele. Malgraŭ ke dise ekzistas interesaj ideoj momente tro fruas ilin listigi. Ili konkretiĝos ekde kiam TEJO-aktivuloj havas certecon pri administra oficeja subteno.
6.4. Financa plano de la provprojekto
- Sendube gravas la financa flanko de ĉi provprojekto. Jen ni prezentas financan planon por ĝi.
- Ĉi financa plano estu konsiderata ekster la ceteraj TEJO-spezoj, kiuj esence restus ne ŝanĝitaj rilate al la bazaj funkciadaj kostoj, dum agadaj kostoj estus kovrataj per la novaj enspezoj ĉi sube prezentitaj.
6.4.1. Plano de elspezoj
- Jara elspezo: 35 000€
- En ĉi jara elspezo enkalkulitas:
- salajro, socia asekuro, impoŝto, loĝigo.
- trejnado de la oficisto por enlaborigo.
- bezonata oficeja ilaro (ĝia amortizo) kiel komputilo.
- parto de la ĉiu tagaj laborkostoj (telefonado, reto, poŝto,
kopiado,...) aliaj partoj de ĉi kostoj kovriĝos kiel
nun far la kurantaj spezoj de TEJO kaj far certaj subvencioj.
6.4.2. Plano de subvenciaj enspezoj
| Priskribo |
Kontribuo |
Admin |
Agado R |
Agado NR |
Sumo |
| Jaro 1 |
| Sumo |
35.000 |
0 |
0 |
0 |
0 |
| Jaro 2 |
| EJF-C |
|
4.000 |
2.000 |
|
6.000 |
| EJF-A |
|
1.500 |
14.500 |
|
16.000 |
| EJF-B |
|
500 |
5.500 |
|
6.000 |
| EU A-3029 |
|
2.000 |
1.000 |
|
3.000 |
| EU YOUTH Action 1 |
|
500 |
9.500 |
7.350 |
17.350 |
| EU YOUTH Action 5 |
|
500 |
12.500 |
10.500 |
23.500 |
| Sumo |
26.000 |
9.000 |
45.000 |
17.850 |
71.850 |
| Jaro 3 |
|
|
|
|
|
| EJF-C |
|
4.000 |
2.000 |
|
6.000 |
| EJF-A |
|
1.500 |
14.500 |
|
16.000 |
| EJF-A |
|
1.500 |
14.500 |
|
16.000 |
| EJF-B |
|
500 |
5.500 |
|
6.000 |
| EU A-3029 |
|
2.000 |
1.000 |
|
3.000 |
| EU YOUTH Action 1 |
|
500 |
9.500 |
7.350 |
17.350 |
| EU YOUTH Action 5 |
|
500 |
12.500 |
10.500 |
23.500 |
| EU YOUTH Action 5 |
|
500 |
12.500 |
10.500 |
23.500 |
| EU YOUTH Action 2 |
|
250 |
1.220 |
1.550 |
3.020 |
| Alia subvencianto |
|
500 |
3.500 |
|
4.000 |
| Sumo |
23.250 |
11.750 |
76.720 |
29.900 |
118.370 |
| Jaro 4 |
|
|
|
|
|
| EJF-C |
|
4.000 |
2.000 |
|
6.000 |
| EJF-A |
|
1.500 |
14.500 |
|
16.000 |
| EJF-A |
|
1.500 |
14.500 |
|
16.000 |
| EJF-B |
|
500 |
5.500 |
|
6.000 |
| EU A-3029 |
|
2.000 |
1.000 |
|
3.000 |
| EU YOUTH Action 1 |
|
500 |
9.500 |
7.350 |
17.350 |
| EU YOUTH Action 1 |
|
500 |
9.500 |
7.350 |
17.350 |
| EU YOUTH Action 5 |
|
500 |
12.500 |
10.500 |
23.500 |
| EU YOUTH Action 5 |
|
500 |
12.500 |
10.500 |
23.500 |
| EU YOUTH Action 2 |
|
250 |
1.220 |
1.550 |
3.020 |
| EU YOUTH Action 2 |
|
250 |
1.220 |
1.550 |
3.020 |
| Alia subvencianto |
|
500 |
4.000 |
|
4.500 |
| Alia subvencianto |
|
500 |
5.500 |
|
6.000 |
| Alia subvencianto |
|
500 |
5.500 |
|
6.000 |
| Sumo |
21.500 |
13.500 |
98.940 |
38.800 |
151.240 |
| Sumo laŭ 4 jaroj |
105.750 |
34.250 |
220.660 |
86.550 |
341.460 |
|
|
|
|
|
323% |
| investdemando |
105.000 |
|
|
|
325% |
6.4.3. Klarigo ĉe la subvenci-enspeza plano
- La kalkulo provas prudente kaj realisme kalkuli eblajn subvenciajn enspezojn akireblaj pro ekfunkciado de la oficisto. Ĉiuj ciferoj baziĝis je subvenciaj regularoj de 2002 kaj je sperto de TEJO-aktivuloj. Por interesitoj ni referencas al retpaĝoj de subvenciantoj kie eblas legi pri ili pliajn detalojn.
- Pro prudenteco certaj supozataj enspezoj rezulte de pli aktiva TEJO ne estas enkalkulita en ĉi kalkulo. Ni pensas ĉi tie unuavice pri novaj membroj kaj remembriĝoj (ni konstatis inter esperantista junularo ke pluraj ne emas membriĝi en ne sufiĉe aktiva TEJO), pri novaj TEJO-patronoj kaj donacoj. Ĉar komplikas precize taksi ĉi enspezojn, ili ne enmetiĝis en la kalkulo.
- La unua jaro de la kvarjara provprojekto estas konsiderata kiel enlaboriĝo de la oficisto. En ĉi jaro unuavice devos fariĝi prepara laboro bezonata por poste eki la subvencipetadon mem. Tial por unua jaro ne estas kalkulita iu ajn subvencia enspezo. Tamen, realismas ke jam en unua jaro TEJO havus certajn subvenciajn enspezojn, precipe de tiuj fontoj de kiuj TEJO jam plurfoje ricevis subvenciojn.
- Pro sama prudenteco estas enkalkulita malpli da agado ol ni esperas kaj malpli ol TEJO efektive planas. Ekzistas reala ŝanco realigi plian agadon ricevante pliajn subvenciojn, sed endas enkalkuli riskon ke certa subvencipeto estus rifuzita aŭ prokrastita. Tial ĉi kalkulo enhavas malpli da agadoj ol planataj.
- Klarigo pri la diversaj kolumnoj en la enspeza kalkulo.
- Priskribo:
- en ĉi kolumno troviĝas la nomo de la koncerna subvencifonto. Klarigoj pri ĉi subvencifontoj troviĝas ĉi sube.
- Kontribuo:
- la sumo en la koncerna jaro mankanta por kovri la jaran elspezon
de 35 000€.
- Admin:
- administraj enspezoj. Tiu parto de ricevuta subvencio kiu uzeblus (i.a. subvenciaj regularoj) por kovri administrajn elspezojn.
- Agado R:
- rektaj agadaj enspezoj. Tiu parto de ricevuta subvencio kiun TEJO
rekte ricevas enmane por kovri per ĝi kostojn por realigi la
subvenciatan agadon.
- Agado NR:
- nerektaj agadaj enspezoj. Tiu parto de ricevuta subvencio kiun TEJO ne mem ricevas enmane, sed kiun ricevas partoprenanto mem por povi partopreni en la subvenciatan agadon. Tipa por la subvencia programo EU YOUTH, klasike temas pri kompenco por vojaĝkostoj aŭ pri poŝmono por volontulo.
- Sume:
- la totala ricevuta subvencio. La sumo de la rubrikoj Admin, Agado R
kaj Agado NR.
-
Klarigo pri la diversaj uzutaj subvenciaj programoj:
- EJF:
- Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo (angle: European Youth Fondation). Jam dum jaroj, malgraŭ regulaj problemoj, la ĉefa subvencianto de TEJO. Ĝi havas 3 kateogriojn de subvencioj.
-
A: subvencio por junularaj internaciaj renkontiĝoj. Klasike temas pri seminario por aktivuloj celante interŝanĝigi kaj diskutigi ilin pri certa temo kaj doni al ili trejnadon por pli bona agado.
-
B: subvencio por "novtipaj" projektoj far kaj por junuloj. Principe
povas temi pri io ajn laŭ kreiveco de junuloj mem.
-
C: subvencio por helpi kovri diversajn organizajn kostojn por tiuj junularaj organizoj kiuj organizas aktivaĵojn subvenciatajn per la A aŭ la B subvencio.
- Pli detale pri EJF eblas legi en ĝia retpaĝo sub la rubriko junularo.
- EU A-3029:
- subvencio far la Komisiono de la Eŭropa Unio por helpi kovri diversajn kostojn de junularaj organizoj aktivaj en Eŭropo. Endas ĉe ĉi subvencio komenti ke ĝi havas relative komplikajn procedurojn kaj kriteriojn.
- EU YOUTH:
-
larĝskala subvencia programo far la Eŭropa Unio por subteni junularan
agadan. Malgraŭ ĝiaj foje pezaj regularoj kaj proceduroj, ĝi povas
iĝi grava subvencifonto. YOUTH enhavas 5 Agadojn ("Action"), kiuj
havas siajn apartajn celojn kaj subvenciajn sistemojn.
- Action 1:
- Junularaj Interŝanĝoj (Youth for Europe - Youth Exchanges). Cele al konatigo de junuloj kun aliaj kulturoj. Por TEJO unuavice utila por kunlaborigo inter du Landaj Sekcioj (LS). Aktivaĵoj kadre de Action 1 estas tipa ekzemplo de agado en kiu TEJO-oficisto havus nur subtenan rolon en agado realigita far kelkaj LS kune.
- Subvenciata: 70% de vojaĝkostoj, plenaj kostoj de preparvizito, sumo po partoprenanto po tago, fiksa sumo por la aktivaĵo mem.
- Action 2:
- Eŭropa Volontula Servo (European Voluntary Service). Ebligas junulon por jaro aŭ duonjaro volontuli en alia lando kaj tiel ekhavi interesan sperton. Action 2 el TEJO vidpunkto unuavice utilas por volontulado en CO (ĉu por UEA ĉu por TEJO) aŭ aliaj pli longdaŭraj projektoj kiel laborbrigadoj.
- Subvenciata: 100% de vojaĝaj kaj vizaj kostoj, poŝmono por
volontulo mem, sumo po volontulo po monato, fiksa sumo por la
aktivaĵo mem, fiksa sumo por sendanta kaj ricevanta organizo
subtene al la laboro de la volontulo.
- Action 3:
- Junularaj Iniciatoj (Youth Initiatives). Subtene al kreiveco de junuloj por realigi ion en sia loka komunumo.Action 3 por TEJO mem ne estas rekte uzebla, sed TEJO-oficisto povus eventuala ludi subtenan rolon al LS kiu ekhavus ideon subvencieblan per ĝi.
- Subvenciata: fiksa sumo depende de prioritato de EU YOUTH, inter 2 500€ ĝis maksimume 10 000€.
- Action 4:
- Komunaj Agadoj (Joint Actions). Ebleco kunlabori kadre de pli granda agado de EU mem. Dependas plene de apartaj alvokoj far EU. TEJO informiĝu pri aperantaj alvokoj kaj laŭ bezono konsideru partoprenon. Action 4 tamen ne estas aktuale realisma subvencifonto por TEJO.
- Action 5:
- Subteno (Support measures). Cele al iu ajn agado subtene al junulara agado. Povas temi pri trejnkursoj, preparado por agado subvenciuta far aliaj agadoj el EU YOUTH. Action 5 estos la unua fonto el kiu TEJO subvencipetus kiel bazo por eki agadon kaj eki aliajn subvencipetojn kadre de YOUTH. Sub Action 5 sidas 9 subagadoj, kiuj ĉefe celas pretiĝadon por postaj projektoj.
- Subvenciata: dependas laŭ subagado sed kutime enhavas jenajn elementojn: 100% de vojaĝkostoj, sumo po partoprenanto po tago, fiksa sumo por la aktivaĵo mem.
- Pliaj informoj
- pri EU YOUTH kaj ĝia plena regularo troveblas ĉe: http://europa.eu.int/comm/education/youth.html
- Alia subvencianto:
-
krom la priskribitaj subvenciantoj, kun kiu TEJO jam havas iom da jaroj da konkreta sperto (kio al ni ebligas pli konkrete prezenti iliajn subvenciajn eblecojn), TEJO havas la potencialon ankaŭ de aliaj novaj subvenciantoj akiri subvenciojn. TEJO-oficisto ludos gravan kunordigan rolon en la ekigo de rilatoj inter TEJO kaj ĉi subvenciantoj. Ĉefe baze de informoj el aliaj internaciaj junularaj organizoj kaj baze de unuaj malformalaj informiĝoj kun potencialaj subvenciantoj, ni prezentas en la kalkulo eblan subvencion. Ĉefe ĉe ĉi aliaj subvenciantoj endas akcenti ke la celo de TEJO klare estas akiri pliajn subvenciojn de ĉi aliaj subvenciantoj ol kalkulite. Sed prudenteco devigas nin limigi ciferojn en ĉi kalkulo.
6.4.4. Investdemando al UEA
- Por sukcesi ĉi provprojekton pri vigligo kaj ampleksigo de TEJO-agado pere de funkciigo de plentempa TEJO-oficisto, TEJO demandas al UEA investi en ĉi projekto.
- Baze de la konkreta kalkulo kiun ni nun prezentas al UEA, TEJO demandas por ĉi 4 jaroj investon de 105 000€.
- Konsiderante ke ĉi sumo nur tra ĉi 4 jaroj uziĝus, dume la resta sumo povas daŭre esti rentumigata.
- TEJO proponas al UEA preni ĉi sumon parte el la Ĝenerala Kapitalo kaj parte el la Kapitalo DM.
6.5. Prijuĝilo post provperiodo
- Post la kvarjara provperiodo kiun TEJO nun proponas endas serioze prijuĝi la projekton: ĉu la funkciigo de TEJO-oficisto efektive pli kvalitigis kaj pli kvantigis la junularan Esperanto-agadon? Por ĉi prijuĝo endas jam nun fiksi klarajn kriteriojn, por poste eviti miskomprenojn.
- La prijuĝo ĉefe temu pri la demando: kiom grade la projekto sukcesis realigi la financan kaj agadan planon kiun ĝi alcelis? Ĉi tion endas mezuri per kaj kvantaj kaj kvalitaj kriterioj.
6.5.1. Kvantaj kriterioj
Tiuj kriterioj kiuj mezureblas per klara cifero.
- Ĉu planitaj subvencioj atingiĝis? (komparo kun la ĉi tie prezentita financa plano)
- Kiel evoluis la ne subvenciaj enspezoj? (kompare kun la financaj rezultoj de TEJO antaŭ la projekto)
- Temas pri financaj rezultoj de la provprojekto kiun ni en ĉi propono ne cifere antaŭtaksas, pro prudenteco de kalkulo. Principe povas temi pri iu ajn enspezo: kotizoj, patronoj, donacoj, vendoj,...
- Kiel evoluis la membrokvanto de TEJO? Ĉu falo bremsiĝis? Ĉu konstateblas rekresko?
- Konsiderante malcertecon pri diversaj faktoroj ŝajnas maleble fiksi realismaj celciferoj.
- Kiuj agadoj realiĝis?
6.5.2. Kvalitaj kriterioj
Gravegas ankaŭ serio de kriterioj kiuj ne estas tiom facile mezureblaj per cifero.
- Kiomgrade TEJO sukcesis realigi pli intencan kaj pli kvalitan agadon?
- Kiomgrade TEJO sukcesas stabiligi sian agadon?
- Kiomgrade la celgrupo de TEJO (individuaj membroj, LS-oj,...) kontentas pri funkciado kaj subteno de TEJO?
- Kiomgrade la aktivula kerno de TEJO estas pli trejnita kaj pli bone preparita por sia agado?
- Kia estas la bildo de TEJO ĉe aliaj internaciaj junularaj organizoj? Kiomgrade funkcias kunlaboro inter TEJO kaj aliaj junularaj organizoj?
- Kia estas la bildo de Esperanto ĉe junularo?
- Kiomgrade TEJO sukcesas kunligi junajn E-aktivulojn el diversaj kontinentoj?
- Kiomgrade estiĝas kunlaboro inter TEJO kaj aliaj Esperanto-organizoj kiel ILEI aŭ BKC?
Por mezuri ĉi tion bezonatas regulaj raportoj de la TEJO-oficisto pri la realigata agado.
6.5.3. Limoj de prijuĝo
- Prijuĝante oni estu konsiderema al tio ke estonto ne ĉiam evoluas kiel oni volus, oni devas flekseble interpreti kriteriojn.
- Eta malsukceso ne signifas kompleta fiasko, kaj pli gravas la konstato ke klare TEJO ekis sur bona vojo, havante unuajn sukcesojn, ol la fakto ke TEJO post la 4 jaroj ne jam atingontus la finon de la vojo.
- Mezurante la realigon de enspeza aŭ agado plano ni konsideru tial suban limon de 20%. 20% malpli ol la alstrebitaj sumoj estu akcepteblaj. Prijuĝante la ciferojn endas ankaŭ konsideri eblajn ŝanĝojn en subvenciaj regularoj.
- Akcepteblas ke ne realigata agado estus anstataŭiga per alia agado.
6.6. Post la kvarjara provperiodo
- Post pozitiva prijuĝo de ĉi kvarjara provprojekto de TEJO gravas daŭrigi laŭ la ekigita vojo. Despli ke multaj celoj de la projekto nur plene estos realigeblaj post pli longa periodo ol ĉi 4 jaroj.
- Post la 4 jaroj UEA trovu eblecon enmeti la TEJO-oficiston en la kadron de la CO
- Por ebligi enmeti la TEJO-oficiston en la financan kadron de la CO, sen kaŭzi troajn kostojn gravas ke ĝis tiam la oficeja modernigo (vidu supre) jam estos progresinta tiel ke en la nova oficeja kadro antaŭvidiĝas spaco por TEJO-oficisto.
7. Antaŭaj UEA-rezolucioj kaj dokumentoj rilate TEJO
- Citaĵoj el komitataj protokoloj kaj el la strategia laborplano de UEA pri la rolo de la junulara movado
7.1. Berlino 1999
La Komitato de UEA subtenas la evoluon al pli fortaj ligoj inter la generacioj kaj substrekas la gravecon de la agado de TEJO por la bonfarto de UEA en la nuno kaj rigarde al la estonteco.
Tiucele:
- La Komitato atentigas pri la graveco trovi adekvatajn solvojn administrajn kaj aliajn kadre de la Centra Oficejo kaj en la aliaj UEA-strukturoj por praktike subteni la agadon de TEJO.
- Por kunordigi la agadon de UEA subtene al TEJO la Komitato rekomendas al la estraro nomumi komisiiton pri porjunulara agado kiel helpanton al la estrarano de UEA respondeca pri TEJO. La komisiito kontaktos
kun la estraroj de TEJO kaj UEA, kun la patronoj de TEJO kaj kun aliaj personoj kaj instancoj kiuj povus subteni la agadon de TEJO kaj plifortigi la ligojn inter la generacioj.
(Protokolo de la UEA-komitato, Berlino, 1999, punkto 10.01 d) + aldonaĵo Rezolucio de la komitato de UEA pri la porjunulara agado)
7.2. Zagrebo 2001
La komitato proponas la estraron realigi oficejan strukturon por ebligi ekstermovadan monfontakiradon.
La komitato taskigas la estraron pristudi eblecojn enkonduki analizan kalkuladon cele al pli bona komprenado de la financa funkciado de la asocio.
(Protokolo de la UEA-komitato, Zagrebo, 2001, punkto 3.04)
7.3. Fortaleza 2002
La komitato sekvas la rekomendon,
- 1e) kapabligi la CO-n plenumi taskaron de instruado, aplikado kaj junularo. La estraro de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro aparte atentu pri la bezonoj de TEJO kiam oni evoluigos la CO-n, inkluzive kiam la Asocio dungos novajn oficistojn.
- 2e) adapti la organizan oficejan strukturon de UEA al la bezonoj de la strategia plano
(Protokolo de la UEA-komitato, Fortaleza, 2002, punkto 11.01 kaj aldonaĵo 12)
7.4. Strategia laborplano de UEA 2001-2010
UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.
...
2-a agad-direkto: Plijuniĝo
Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj Ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.
Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
...
Financaj elementoj
...
La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn.
(el: Strategia laborplano de UEA 2001-2010)