Invitilo al kunveno de la komitato de TEJO

Mi ĝojas anonci kaj inviti vin al la kunveno de la komitato de TEJO.

La unua sesio de la kunveno okazos kadre de la IJK-2009 en Liberec, Ĉeĥio, kaj komenciĝos vespere la 19an de julio 2009 je la 19a horo laŭ loka tempo. La kunveno daŭros maksimume 6 tagojn (20an, 22an kaj 24an, ĉiam 14.30-17.30).

Ankoraŭ liberaj lokoj por la laborfesto de DEJO en Roskilde (2009-06-28 ĝis 2009-07-06)

Dana Esperantista Junulara Organizo, nia landa sekcio en Danio, ĉiujare okazigas dum la grandega Roskilde-Festivalo laborfeston por Esperantistoj el la tuta mondo.

IJK 2010 okazos en Kubo


Aprilo 2009: La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun ĝojo anoncas kaj informas, ke ĝi venis al la decido, ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.

Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn.

IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK.

Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro kaj LKK donos dum la venontaj monatoj.

About TEJO

TEJO promotes international understanding through meetings, educational programmes and the use of the international language, Esperanto.

The organization defends cultural richness of language diversity, human rights of language minorities and global understanding through easy access to our network of international contacts. The use of the neutral and international language Esperanto is the cornerstone of our efforts.

JES! IS kaj AS finfine kune!



Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio.

KEKSO - 25a ĝis 27a de septembro 2009

La 8a Kekso-renkontiĝo okazos la 25an ĝis 27an de septembro 2009 en Dessau, Germanio.

Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ

... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano.

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)

Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco".

Filmo pri unua IJK

En la arkivoj de UEA troviĝis filmo el unua IJK.
Ĝi nun estas rete spektebla en la Ipernity-paĝaro de UEA.

Plenkvalitan version de ĝi ni montros en la filmejo de ĉi-jara, 65a IJK en Liberec'.

Venkintoj de la konkurso P-IJK-n

TEJO ĝojas anonci ke la venkintoj de la konkurso Partoprenu-IJKn 2009 estas Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Alexandr DIVERINSKIY el Rusio.

2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)

La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952.

Protokolo de la komitatkunveno 2008

Iom malfrue, sed ankoraŭ ĝustatempe antaŭ la invito al la ĉi-jara IJK-komitatkunveno, ni sukcesis pretigi la protokolon de la lastjara kunveno.

Nova TEJO-logotipo

Vi eble jam rimarkis, ke la logotipo de TEJO en la maldekstra supra angulo ŝanĝiĝis antaŭ kelkaj semajnoj.

Kialo estas, ke TEJO havas novan logotipon!

Konkurso Partoprenu IJK-n

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn
— la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn
Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon. Ĝi haveblas en formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 1a de junio.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".

Blogoj ĉe tejo.org

Se vi estas membro de TEJO, vi povas havi propran blogon ĉe tejo.org. Jen, kiel eblas ekhavi ĝin (kaj listo de la blogoj).

Syndicate content