Haris SUBAŠIĆ

Eksteraj Rilatoj




Loĝloko
Mostar kaj Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
Naskiĝtago
28-a de marto 1981
Profesio/studfako/viva okupo
Studento pri komputiko kaj ekonomiko, programisto, instruisto.
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
E@i—kaj ĉiuj ĝiaj projektoj; Pasporta Servo; pli vasta kaj pli ofta uzado de la interreto kiel plifaciliga ilo por komunikado kaj disvastigado
de ideoj kaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj nia Movado; pli bona komunikado al la neesperantista mondo kaj kunlaboro kun neesperantistaj organizoj; nepra plialtigo de la lingvonivelo de esperantistoj.
Ŝatokupoj
Ĉio pri komputiloj, muziko, lingvoj, kafumado en la urbo, ŝercumado, vojaĝoj.
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Mi esperas daŭrigi bonan laboron de KER, plifortigi pozicion de TEJO en Eŭropa Junulara Forumo, informi pli vaste pri nia movado, trovi novajn kunlaborontajn organizojn, efike kaj kongrue kunlabori kun UEA.