La komitato dum la IJK en Santa Cruz del Norte.
La Komitato estas la supra decida organo de TEJO. Ĝi kunvenas kutime dum Internacia Junulara Kongreso en Julio, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la Komitato diskutas per dissendolisto. La komitato ankaŭ povas voĉdoni poŝte kaj rete. (Detaloj sube.)
Komitatanoj (2010-2012) (45):
Komitatanoj A (34):
La Komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.
- Argentino (ArgentEJO) – Gonzalo SIRIO
- Brazilo (BEJO) – Rodrigo de Souza CYRINO
- Britio (JEB) – Jake PENTLAND
- Burundio (JEBUO) – Jérémie SABIYUMVA
- Ĉeĥio (ĈEJ) – Marek BLAHUŠ
- Danio (DEJO) – Jonas DALMOSE
- Finnlando (FEJO) – Andrei DUMITRESCU
- Flandrio (FLEJA) – Matthias HUMET
- Francio (JEFO) – Quentin WEBER-SEBAN
- Germanio (GEJ) – Nils Martin KLÜNDER
- Germanio (GEJ) – Helen GEYER
- Hispanio (HEJS) – Manuel Álvaro BERBIS MORENO
- Hungario (HEJ) - Sarolta BAGÓ
- Hungario (HEJ) - Szabolcs SZILVA
- Irano (IrEJO) – Moĵgan SALMANIZADEH
- Israelo (JELI) – Adam (RAIZEN) MEŜA
- Italio (IEJ) – Tommaso MANZON
- Japanio (JEJ) – OKABE Akiumi
- Katalunio (KEJ) - SIVILLA' Krishna
- Koreio (KEJ) – SONG Ho-young
- Kroatio (KEJA) – Tea RADOVANOVIĆ
- Kubo (JS de KEA) - Ariadna GUTIÉRREZ
- Nederlando (NEJ) – Rogier HUURMAN
- Norvegio (NJE) – Einar FAANES
- Pollando (PEJ) – Natalia ANTOLAK
- Pollando (PEJ) – Paweł FISCHER-KOTOWSKI
- Rusio (REJM) – Daŝa OBRAZCOVA
- Slovakio (SKEJ) – Zuzana KOŽUCHOVÁ
- Svedio (SEJU) – Robin RÖNNLUND
- Togolando (JOTE) – GBEGLO Djifa
- Ukrainio (ULEJ) – Irina GERASIMOVA
- Usono (USEJ) – Darcy ROSS
- Vjetnamio (VEJO) – HOANG Yen
- EUROKKA - Alexandre RAYMOND
Komitatanoj B por la jaroj 2010-2012 (1):
La komitatanoj B estas elektitaj rekte de la individuaj membroj de TEJO. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO.
- Guy JOHNSTON, Britio/Pollando
Komitatanoj C (2):
La komitatanoj A kaj B povas aldone elekti komitatanojn C.
- Francesco MAURELLI, Italio/Britio
- Sonja PETROVIC LUNDBERG
Estraro (8):
Al la Komitato apartenas ankaŭ la estraranoj de TEJO.
- Łukasz Żebrowski, Pollando
- Paulína Kožuchová, Slovakio/Britio
- Alisa Nikitina, Ukrainio/Svedio
- Sergey Tyrin, Israelo
- Michael Boris Mandirola, Italio
- Nico Huurman, Nederlando/Aŭstrio
- Tina Tišljar, Kroatio
- Petra Smidéliusz, Hungario
Komitatanoj A de TEJO ĉe UEA:
Por la periodo 2010-2013 estas: Marek BLAHUŠ, Nico HUURMAN.
Taskoj de la Komitato
La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:
- difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
- elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
- decidas pri la agado de la estraro
- aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
- decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
- decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
- decidas pri eksigo de patronoj
- decidas pri reglamentoj
- decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj
La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.
La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. La oficperiodo de la nuna komitato (sen la estraranoj) estas de junio 2008 ĝis majo 2010. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo, laŭ la Reglamento pri Elekto de Komitatanoj B.
Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B.