Nicola RUGGIERO

Nicola Ruggiero estis la redaktoro de nia membrogazeto TEJO tutmonde dum 2009-2011.
Ĉi tie vi vidas intervjuon, kiun kondukis lia antaŭulo, Marcos Cramer, kun li. Ĝi ankaŭ aperas, pli bele formatita, en TEJO Tutmonde 2009:3.

Saluton – kaj gratulojn pro via elektiĝo kiel redaktisto de TT!
Rakontu iom pri via deveno kaj nuna loĝloko.
Mi naskiĝis en Mola di Bari, suda Italujo, la 22an de Januaro 1986; tie mi kreskis kaj vivis sed ekde la fino de Aŭgusto 2008 mi loĝas en Islando por esti pli proksime al mia koramikino.
Interese. Kio estas via vivokupo?
Se diri malsuke, mi nuntempe laboretas en trinkejo de Rejkjaviko; sed se diri suke, mi strebas analizi la mis-teron en kiu mi loĝas. Alivorte, mi provas kompreni kion mi vivas kaj vortumas ĝin en poemojn.
Al analizado de landoj certe apartenas ankaŭ lernado de lingvo, ĉu ne? Kiujn lingvojn vi scipovas aŭ lernas?

Krom mia dialekto kaj la itala, mi parolas sufiĉe bone Esperanton.

Antaŭ ol veni en Islandon mi kredis esti kapabla paroleti ankaŭ en la angla, sed montriĝis tuj ke mi ja povis diskuti pri Coleridge, sed ne diri "mi malsatas" pro iel stulta lingvoinstruado en Italujo. Nun mi tre plibonigis mian anglan per legado de gazetoj en la reto kaj de furorvenditaj libroj de Dan Brown.

Nuntempe mi kompreneble lernas la islandan esence danke al islandaj esperantistoj: Þórey (thoŭrej) Kolbeyns, la edzino de Baldur Ragnarsson, instruis al mi la bazon kaj pruntedonis infanlibrojn por legado.

Kiel kaj kiam vi esperantistiĝis?
Vi rajtas ridi: mi eklernetis 11-jaraĝe Esperanton kiam mi avide legis sekcion pri ĝi en Disney-manlibro por infanoj. Sed mi serioze lernis ĝin per reta kurso en 2000 kaj ekde tiam mi ankaŭ movadumas.
Rakontu iom pri via Esperanta vivo kaj agado!
Mi partoprenis mian unuan aranĝon en 2002, ĝi estis la Internacia
Junulara Festivalo en Fenestrelle, en norda Italujo. Tiam mi konatiĝis kun la estraro de IEJ (Itala Esperantista Junularo) kaj mi ekŝatis la ideon movadumi kaj mi proponis min disponebla por ajnaj taskoj. Post kelkaj monatoj, oni proponis al mi ekredakti la junularan sekcion de la nacia revuo kaj tion mi faris ĝis decembro 2008. Sendube interesa sperto kiun mi volonte transdonis al kuraĝa kaj entuziasma junulo, Francesco LORENZON.

En 2003 mi eniris la estraron de IEJ kiel simpla estrarano; komence mi ofte nur aŭskultis por lerni kiel funkcias la aparato kaj iom post iom mi surprenis aliajn respondecojn. En Pasko 2006 mi iĝis prezidanto de IEJ ĝis pasko 2008. Mi estas sufiĉe kontenta pri tiu periodo, ĉar la ĉefaranĝo de IEJ, t.e. IJF, finfine normale atingis la minimuman kvanton de 100 partoprenintoj sufiĉe feliĉaj je la malpliigo da fuŝoj.

Ĉu vi ankaŭ faris iun alian volontulan laboron, ne ligitan al Esperanto?
Mi dum kelkaj jaroj aktivis politike en la verdula partio kaj en
volontulaj asocioj por la naturprotektado.
Mi dankas vin pro la intervjuo!