ijk-a blogo: kafo kaj te'... ;-)

dewĉu vi sciis ke en hà nội oni preferas teon, sed en ho chi minh urbo (iama saigon) kafon? cetere, la kafo estas fortega kaj kun ege dolĉa lakto - mendata kafon kun lakto hodiaŭ matene mi miris ke ĝi estis nigra. kiam mi preskaŭ fintrinkis aperis ia bela likvaĵo - estis la lakto. la konsistenco tiom pezis, ke ĝi ne aŭtomatike miksiĝis kun la kafo - kaj eeeeeeege dolĉis.

post la matenmanĝo kelkaj reprezentantoj de la lkk kaj mi kunsidis (kaj poste tagmanĝis) kun reprezentantoj de vuao, la vjetnama organizo de amikecaj organizoj, kiu estas tegmentasocio por organizoj en vjetnamio. vuao forte subtenas la ijk-n kaj interesiĝis pri kiel statas la preparoj. por ili la ijk estas ebleco antaŭenigi amikecon kaj interhoman kompreniĝon - du gravaj idealoj por la loĝantoj de vjetnamio - homoj, kiu suferis multajn miltojn en la 20a jarcento (la plej fama verŝajne estas la milito kiun ekis francio kaj daŭrigis usono - 1946 ĝis 1975).

post la tagmanĝo (bongustaj vjetnamaĵoj :-)) la lkk kaj mi veturis al la ijk-ejo, kiu troviĝas en la ŝtata fremdlingva universitato. ni iomete rigardis la ejojn por la programo (inaŭguro, prelegoj kaj vesperaĵoj), manĝi kaj dormi. (por tiuj kiuj interesiĝas, la partoprenontoj dormos en ok-litaj ĉambroj - ĉiuj ĉambroj havas du necesejojn kaj unu duŝon). apud la manĝejo (nur kelkaj paŝoj de la dormĉambroj) estas retkafeo kun ebleco rete telefoni - do eblas mesaĝi hejmen por diri kiom bona la ijk estas ;-)

bone, mi eble iru dormi - morgaŭ ni havas tuttagan lkk-kunsidon.

ijk-aj blogoj:
denove bangkok
ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj
pri diplomoj kaj testudoj
danceja "traumfabrik"-o
kafo kaj te'... ;-)
alvenis!
survoje al hà nội

fotoj: picasaweb.google.com/wickstroem/HNIKajIjk