Kvankam daŭre alvenas novaj mesaĝoj, dum la pasintaj tagoj mi sukcesis malaltigi la nombron al malpli ol 800 (inkluzive de plurdekoj da paperaj traktendaĵoj).
La plano nun estas jene:
- Unue trakti la ĉ. 500 restantajn konfirmojn. Post tio mi povos pretigi liston de nekonfirmitoj, por ke oni provu ankoraŭ kontakti ilin dum la sekvaj tagoj.
- Poste trakti la ĉ. 150 aliĝojn. Post tio mi povos pretigi provlegan ekzempleron por la Landaj Organizantoj.
- Ankoraŭ trafosi la ĉ. 150 erarmesaĝojn kiuj revenis. Tiuj estas plejofte gastigantoj kiuj ŝanĝis retadreson sen informi nin. Eble funkcios ankoraŭ alternativa adreso, aŭ mi povos kontakti ilin per samurbano.
- Fine mi povos eklabori pri la mapoj kaj cetera finkompilado.
Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.